Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 juin 2014 4 19 /06 /juin /2014 17:42
Japanio : raportaĵo pri Fukuŝimo - unua parto : malpermesita areo

19/06/2014

La nuklea centralo plu ellasas infektitan akvon, amasigas milojn da tunoj da forĵetaĵoj kaj radioaktiva akvo. Sed ĉie en la ĉirkaŭaĵoj, la veneno penetras la grundojn kaj la montojn.

Jen vojaĝo en la lando de la « veneninta suno »

Japanio : raportaĵo pri Fukuŝimo - unua parto : malpermesita areo

Ekzistas tri areoj ĉirkaŭ la nuklea centralo Fukuŝimo-Dajĉi akcidentita la 11an de marto 2011 : la unua en kiu la averaĝa procento da radioaktiveco superas 50 miliSivertojn jare (mSv/jare). Eniri tien estas malpermesata. La dua en kiu la procento situas inter 20 kaj 50 mSv-jare, kien nur la eks-loĝantoj povas eniri dumtage, sed ne loĝas surloke. Kaj la tria, najbara areo en konfuza statuso, pli-malpli neloĝata. Por eniri areon kies aliro estas limigita, permeso estas necesa, provizita al la eks-loĝantoj de la lokoj, kiuj povas revidi sian hejmon aŭ preni aĵojn.

Ĝi estas ankaŭ alirebla de la « seninfektistoj », laboristoj kiuj venas por malpuriga misio, tie kaj tie.

Japanio : raportaĵo pri Fukuŝimo - unua parto : malpermesita areo

Ĉe la enirejo de la areo, bariloj kaj policistoj ŝajne trankvilaj, kontrolas la permesilojn. La areo estas fermita dumnokte. Laŭtiloj estas dismetitaj, kiuj periode rememoras la fermitajn horojn, aŭ atentas pri estingo de la gaso kiam oni estas en la domoj, por eviti incendiojn.

Japanio : raportaĵo pri Fukuŝimo - unua parto : malpermesita areo

Tie kaj tie estas instalitaj publikaj radio-mezuriloj, kiuj indikas la radioaktivan nivelon. Ĉi-tie, 0,272 mSv/hore en Nami.

Japanio : raportaĵo pri Fukuŝimo - unua parto : malpermesita areo

Ĉie, forlasitaj vendejoj, malplenaj domoj, senveturilaj parkejoj, ĝardenoj invaditaj de trudherboj, trafiklumoj kiuj briltremas por nenio.

Japanio : raportaĵo pri Fukuŝimo - unua parto : malpermesita areo

Plimulto el la konstruaĵoj estas plu bonstata : plejparte el la infektitaj areoj, kiuj estas malproksime de la marbordo, ne suferis la ruinigan ondegon de la cunamo. Sed la radioaktiveco estas tro forta por vivi tie longdaŭre.

Japanio : raportaĵo pri Fukuŝimo - unua parto : malpermesita areo

Plu restas malplenaj stratoj kaj avenuoj, nostalgiaj, trabatataj de la vento, kaj kie trafiklumoj daŭre verdiĝas kaj ruĝiĝas, kiel obstinaj roluloj kiuj eterne ludus la saman teatraĵon en forlasita spektaklejo. Tamen, kelkfoje homoj aperas en Odako : virino kiu promenigas sian hundon, kaj frizisto, kiu obstine deĵoras, kvankam neniu kliento vizitas lin. Vespere, li forlasas la aeron, kaj hejmeniras, aliloken.

Japanio : raportaĵo pri Fukuŝimo - unua parto : malpermesita areo

La solaj personoj kiuj staras en la infektitaj areoj estas la laboristoj kiuj venas matene, en kamioneto kaj kun diversaj materialoj, por plenumi seninfektadan aktivaĵon.

Japanio : raportaĵo pri Fukuŝimo - unua parto : malpermesita areo

Ili laboras kun masko kaj kombineoj, kiel ĉi-tie en la malpermesata areo Tomioko, tondante herbojn ĉirkaŭ la domoj. Kvadrataj kilometroj traktendaj paŝon post paŝo : la tasko ŝajnas vastega.

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }