Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 juin 2014 4 26 /06 /juin /2014 20:50
Svislando – Ĝenevo : Peticio adresita al la Federala Konsilio de la Svislanda Konfederacio

26/06/2014

De februaro 2012, la svislanda registaro aktive partoprenas la intertraktadojn de multflanka traktato pri komerco de servoj, nomita « Akordo pri komerco de servoj », pli konata sub la angla akronimo TiSA (Trade in Services Agreement), kiu celas malfermi al konkurado ĉiujn servojn.

Same kiel aliaj traktatoj de « libera interŝanĝo » kaj « malfermo de la merkatoj al konkurado », tiu akordo estas fondita sur devigaj sistemoj kiuj forte reduktas la aŭtonomecon kaj regadon de la Ŝtatoj – kaj, eĉ pli, de la popoloj – kaj kies konsekvencoj ege transpasas komercon. Tiuj akordoj inkluzivas interalie starigon de specialaj juroj, kiu ne submetiĝas al la juro de la kontraktantaj Ŝtatoj.

Fondita sur la principo de malfermo al konkurado de ĉiuj servoj en la sektoroj en kiuj ekzistas, apud ŝtata aktiveco, « privataj aŭ propravolaj provizistoj », TiSA trudus al la publikaj aŭtoritatoj « devigon de ekonomia neŭtraleco » inter publikaj kaj privataj provizistoj. Ĝia ratifiko povas havi kiel konsekvencoj nur profundan eksvalidiĝon de niaj socioj, jen koncerne aliron al bazaj servoj, jen koncerne demokratian kontrolon.

La opakeco en kio, tiuj intertraktadoj estas kondukitaj en Ĝenevo sub egido de Usono kaj Aŭstralio fare de dudek kvin landoj al kiuj aldoniĝas Eŭropa Unio, kun ties dudek ok membro-landoj, maltrankviligas nin. Ĝi tiomgrade maltrankviligas ke, Elisabeth Warren, demokrata senatanino en Usono, ne hezitas aserti ke ni « efektivigas per komercaj akordoj tion, kio ne povas esti plenumita nur je la vido kaj scio de ĉiuj ».

Ni deziras pluigi kaj disvolvi la publikajn servojn.

Ni estas maltrankvilaj pro la provoj de komerca estriĝo sur la fundamentaj bezonoj de la loĝantaro al kiu la publikaj servoj devus respondi.

Ni ne lasos nin senposedigi de la demokratiaj kontrolrimedoj.

Pro tiuj kialoj, ni petas de la Federala konsilio :

Kompletan kaj plenan informon de la parlamento kaj loĝantaro pri la celoj kaj enhavo de TiSA ;

Alprenon de necesaj aranĝoj favore al tuja eksiĝo de Svislando el tiuj intertraktadoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }