28/06/2014
La kanada Ĉefkortumo agnoskis ĵaŭdon por la unua fojo, ke indiĝenoj havas «praan rajton» pri okupado kaj mastrumado de teritorio de preskaŭ 2.000 km2 en la provinco de Brita kolombio (okcidento).
Tiu favora decido al ĉirkaŭ 3.000 duon-nomadaj membroj de la Unua Nacio Ĉilkotinio influos similajn indianajn postulojn kaj tuŝos multajn projektojn de ekspluatado de krudmaterialoj (minoj, arbaroj, petrolo, naftokondukiloj, ktp.) laŭ vastaj teritoriaj partoj.
En 2012, Ĉefkortumo de tiu provinco rifuzis agnoski la «praan rajton» postulitan de la Ĉilkotinoj sur tiu centra teritorio de Brita Kolombio, ĉar mankis pruvo, ke iliaj prauloj uzadis specifan parton de tereno dum alveno de la eŭropaj koloniistoj.
La Ĉefkortumo malkonfirmis tiun decidon substrekante, ke la ekzistado de «praa rajto» ne «limiĝas al specifaj lokoj de instalado» sed al teritorioj uzitaj ekzemple por ĉasado aŭ fiŝkaptado tie, kie tiuj popoloj plenumis «efektivan kontrolon en la momento de eŭropa manifesto kaj suvereneco».
La decido ĉesigas 20-jaran juĝan epopeon, kiu komencis kiam la provinca registaro atribuis en 1983 komercan permesilon pri ligno-tranĉado sur teroj kiujn la Ĉilkotinoj konsideris kiel parto de sia praa teritorio.
La federala registaro en Otavo, kaj tiu de la provinco kontestis tiun postulon, sed ĵaŭdon la Ĉefkortumo opiniis, ke Brita Kolombio tiam malobservis la konstitucian devigon pri konsultado de tiu komunumo.
Tiu agnosko tamen ne donas absolutajn rajtojn al la indiĝenoj sur sia praa teritorio. Sed la provinco ne rajtos permesi ekonomiajn aŭ aliajn projektojn sen ilia konsento, krom «demonstrita ekzisto de publika celo, reala kaj neprokrastebla», kaj sen serioza monkompenso favore al ili.
«Tiu decido restados en la historio, kiel unu el la plej gravaj kaj plej fundamentaj juĝoj neniam deciditaj de la kanada Ĉefkortumo», opiniis la porparolanto de la Asembleo de la Unuaj Nacioj de Kanado, la ĉefo Ghislain Picard, plej grava organizaĵo reprezentanta 1,4 milionon da indiĝenoj en la lando.