Overblog
Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 décembre 2022 4 15 /12 /décembre /2022 15:48

15/12/2022

Bildo: La monumento omaĝe al Ludwik Zamenhof, situanta en Odeso en korto de la strato Deribasovskaya n.3 estis instalita en 1959 fare de la skulptisto Nikolay Blazhkov. Ĝi estas unu el la unuaj en la mondo kaj la sola monumento en Ukrainio, kiu surhavas la nomon de la kreinto de la lingvo Esperanto.

Sabaton 10an decembro, dum la livero de la Nobelpremioj pri paco, la kunlaŭreatoj vigle akuzis la militon decidigan de la rusia reĝimo de Vladimir Putin. Sude de Ukrainio, la urbo Odeso frapita de droneoj estas senigita je elektro. Usono maltrankviliĝas pro la rusia-irana milita partnereco.

 

La nobelpremiuloj pri paco denuncas la militon de Putin

Sabaton 10an de decembro, la ukraina laŭreatino de la Nobelpremio pri paco opiniis, ricevante sian premion en Oslo, ke la paco en sia lando ne povos esti atingita « deponante la armilojn » fronte al la Rusio de Vladimir Putin.

« La ukraina popolo deziras pacon pli ol iu ajn en la mondo » deklaris la ĉefino de la Centro por civilaj liberecoj (CCL) Oleksandra MATVIJĈUK, dum la Nobel-ceremonio. « Sed paco por atakita lando ne povas esti atingita deponante la armilojn. Tio ne estus paco, sed okupacio ».

Ŝia rusia kunlaŭreato denuncis siaflanke « la frenezan kaj kriman militon  kontraŭ Ukrainio » kondukitan de Vladimir Putin. Sub lia prezidenteco, « rezisti al Rusio egalas al faŝismo ». Tiu falsaĵo provizas « ideologian pravigon al la freneza kaj krima agresa milito kontraŭ Ukrainio » deklaris Ian Raĉinskij en sia danka parolado.

 

Odeso estas senigita je elektro post rusia atako de eksplodaj droneoj

La urbo Odeso sude de Ukrainio, estas preskaŭ tute sen elektro post atako de « kamikazaj droneoj » lanĉita fare de Rusio dumnokte, anoncis sabaton la ukrainiaj aŭtoritatoj. « Nuntempe, la urbo estas sen elektro », deklaris konsilisto de la ukraina prezidenteco, Kirilo Timoŝenko.

Li tamen precizigis, ke la infrastrukturoj, interlie la malsanulejoj kaj la akuŝejoj, konservas aliron al elektro. « La situacio plu estas malfacila, sed restas sub kontrolo », li aldonis. Laŭ Maksim Marŝenko, guberniestro de la regiono de Odeso, Rusio atakis la urbon per « kamikazaj droneoj » dum la nokto de vendredo ĝis sabato. « Pro la aerfrapoj, elektro malaperis en preskaŭ ĉiuj sektoroj kaj komunumoj de la regiono », li deklaris.

 

Usono maltrankviliĝas pro la milita partnereco inter Moskvo kaj Teherano

La Blanka-Domo lanĉis vendredon gravan averton kontraŭ la pli kaj pli proksima « grandskala milita partnereco » inter Teherano kaj Moskvo, kiu siaflanke refutis havi bezonon de la milita subteno de iu ajn en Ukrainio.

Dum Irano jam provizas al la rusia armeo droneojn uzatajn en Ukrainio, John Kirby, porparolanto de la Nacia sekureca konsilio de la Usona ekzekutivo menciis, ke responde Rusio « ofertas al Irano senprecedencan nivelon de milita kaj teknika subteno, kio transformas ilian interrilaton al partnereco de defendo plena kaj totala ».

Tiu evoluo estas « malutila » al Ukrainio, najbaraj landoj de Irano kaj « internacia komunumo » li aldonis, anoncante samtempe punojn kontraŭ tri rusiaj infrastrukturoj aparte aktivaj en la akirado kaj disvastigo de iranaj droneoj.

Laŭ la usona spionservoj, Moskvo kaj Teherano aparte planas lanĉi komunan produktadon de « mortigaj » droneoj, menciis John Kirby, ne liverante pli da detaloj koncerne la nunan situacion de la projekto.     

La porparolanto ankaŭ memorigis, ke Irano planas vendi al Rusio « centojn » da balistikaj misiloj. Tiun informon, la Usonaj aŭtoritatoj jam publikigis.  

https://eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Signac

Paco inter la popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, kontraŭrasismo, kontraŭseksismo, Medidefendado en Esperanto

https://twitter.com/esperantoNMIN

 

neniammilitointerni - dans Esperanto
5 novembre 2022 6 05 /11 /novembre /2022 15:10

05/11/2022

Kvankam la plimulto de la maldekstro kondamnis la rusian invadon en Ukrainio, unueco en la maldekstra tendaro ankoraŭ mankas. Ni volus alparoli tiujn el la maldekstrularo, kiuj ankora kroĉiĝas al la starpunkto “plagon al la domoj de vi ambaŭ”, laŭ kiu oni rigardas la militon kiel interimperiisman militon.

 

Jam plej tempas, ke la maldekstro vekiĝu kaj plenumu “konkretan analizon de la konkreta situacio” anstataŭ reprodukti elĉerpitajn penskadrojn el la Malvarma milito. Preterrigardi la rusian imperiismon estas terura eraro ĉe la maldekstro. Putin, ne NATO, militas kontraŭ Ukrainio. Jen kial estas esenca afero ŝovi nian fokuson for de la Okcidenta imperiismo al la agresiva imperiismo de Putin, kiu havas ideologian kaj politikan bazon, krom ekonomia.

 

La rusia imperiismo konsistas el du elementoj. Unue, ĝi rilatas al reviziisma rusia naciismo. Post 2012, Putin kaj lia establo formoviĝis de civitana koncepto pri la nacio (t.e. rossijskij , rusia, Rusio-rilata) al ekskluziva, etne bazita koncepto pri ruseco (t.e. russkij , etnokulture rusa). Lia agreso en 2014 kaj en 2022 estis legitimita kiel revenigo de “origine” rusaj teroj. Krome, tiu koncepto pri (etna) “ruseco” revivigas la imperian koncepton el la 19-a jarcento pri la rusa nacio, kiu reduktas la ukrainan kaj belorusan identecojn al regionaj identecoj. Laŭ tiu vidpunkto, rusoj, belorusoj kaj ukrainoj estas unusola popolo. Apliki tiun koncepton en oficiala retoriko implicas neadon de memstara ukraina ŝtateco. Jen kial ni ne povas diri kun ajna grado de certeco, ke Putin volas nur la agnoskon de rusia suvereneco super Krimeo kaj Donbaso. Putin eble deziras aŭ aneksi aŭ subigi la tuton de Ukrainio, kio estas minacoj aperantaj en lia artikolo Pri la historia unueco de rusoj kaj ukrainoj kaj en lia parolado de la 21-a de februaro 2022. Fine, la perspektivo de ukrainiaj-rusiaj pac-intertraktadoj aspektas relative malbrila, ĉar la rusia intertrakta teamo estas gvidata de la eksa kulturministro Vladimir Medinskij, unu el la plej sindediĉaj kredantoj je la ideologio de russkij mir (la etne rusa mondo) – mondo, en kiu, kredu al ni, neniu estos feliĉa.

 

Due, eĉ kvankam la agreso de Putin estas malfacile klarigebla racie, la aktualaj eventoj montris, ke eble tamen estas sufiĉe prudente kompreni la rusian imperiisman retorikon laŭvorte. La rusian imperiismon propulsas la deziro ŝanĝi la tielnomatan “mondan ordon”. Tiel do, la postulo de Putin pri retiriĝo de NATO el orienta Eŭropo povas signali, ke Rusio eble ne haltos en Ukrainio, kaj ke Pollando, Latvio, Litovio aŭ Estonio eble iĝos la venontaj celtabuloj de agreso fare de Putin. Estas tre naive postuli malmilitarizon de orienta Eŭropo, ĉar en la lumo de la aktualaj cirkonstancoj, tio signifos nur politikon de cedoj al Putin kaj faros orienteŭropajn landojn vundeblaj pro agreso fare de Putin. Diskursado pri NATO-ekspansio obskurigas la deziron de Putin dividi la influsferojn en Eŭropo inter Usono kaj Rusio. Esti en la rusia influsfero signifas politikan subordiĝon de lando al Rusio kaj subiĝon al la ekspansio de rusia kapitalo. La kazoj de Kartvelio kaj Ukrainio montras, ke Putin pretas uzi perforton por influi la politikajn aferojn de landoj, pri kiuj li kredas, ke ili volas eliri el la rusia influsfero. Gravas kompreni, ke la kompreno de Putin pri krite gravaj agantoj en la monda ordo baze limiĝas je Usono kaj Ĉinio. Li ne agnoskas la suverenecon de aliaj landoj, rigardante ilin kiel satelitojn de unu el tiuj agantoj en la internacia ordo.

 

Putin kaj lia establo estas tre cinikaj. Ili uzas la bombadon de Jugoslavio fare de NATO, la invadon fare de Usono en Afganio kaj la invadon en Irako kiel sindefendon por bombado de Ukrainio. En tiu kunteksto, la maldekstro devas montri konsekvencecon kaj diri “ne” al ĉiu imperiisma agreso en la mondo. Hodiaŭ la imperiisma agresanto estas Rusio, ne NATO, kaj se Rusio ne estos haltigita en Ukrainio, ĝi nepre daŭrigos sian agresadon.

 

Krom tio, ni havu neniun iluzion pri la reĝimo de Putin. Ĝi proponas neniun alternativon je la okcidenta kapitalismo. Ĝi estas aŭtoritatisma, oligarkia kapitalismo. La nivelo de neegaleco en Rusio signife plialtiĝis dum la 20 jaroj de lia gvidanteco. Putin estas ne nur malamiko de la laborista klaso, sed ankaŭ malamiko de ĉia demokratio. Popola partopreno en la politiko kaj libervolaj asocioj estas traktataj suspekte en Rusio. Putin estas esence kontraŭkomunisto kaj malamiko de ĉio, por kio la maldekstro batalis dum la 20-a jarcento kaj batalas en la 21-a. Laŭ lia mondrigardo, la fortuloj rajtas bati la malfortajn, la riĉuloj rajtas ekspluati la malriĉulojn, kaj fortuloj kun regpovo rajtas fari decidojn por sia senpovigita loĝantaro. Al tiu mondrigardo oni devas doni severan baton en Ukrainio. Por ke politikaj ŝanĝoj efektiviĝu ene de Rusio, unue la rusia armeo devas esti malvenkita en Ukrainio.

 

Ni volas paroli pri altgrade disputveka postulo, nome, pri militara helpo al Ukrainio. Ni komprenas la reefikojn de militarizo por la progresema maldekstra movado tutmonde, kaj la rezistadon de la maldekstro kontraŭ NATO-ekspansio aŭ Okcidenta intervenado. Tamen, pli da kunteksto necesas por doni plenan bildon. Unue, ĉiuj NATO-landoj provizis armilojn al Rusio malgraŭ la embargo de 2014 (Francio, Germanio, Italio, Aŭstrio, Bulgario, Ĉeĥio, Kroatio, Slovakio, Hispanio). Do la diskuto pri tio, ĉu armiloj sendataj en la regionon trafos en la malĝustajn manojn, impresas kiel tro malfrua. Ili jam estas en malbonaj manoj, kaj EU-landoj nur kompensus siajn antaŭe faritajn malbonojn, se ili provizus armilojn al Ukrainio. Krome, la alternativaj sekurecgarantioj, kiujn la ukraina registaro proponis, kuntrenas partoprenon de pluraj landoj kaj verŝajne atingeblas entute nur, se ili partoprenos. Due, kiel multnombraj artikoloj emfazis, la Azov-regimento estas problemo. Sed, alie ol en 2014, la ekstrema dekstro ne ludas elstaran rolon en la nuna milito, kiu fariĝis popola milito – kaj niaj kamaradoj de la kontraŭ-aŭtoritatisma maldekstro de Ukrainio, Rusio kaj Belorusio batalas kune kontraŭ la imperiismo. Kiel iĝis klare dum la pasintaj kelkaj tagoj, Rusio provas kompensi sian surterenan malsukceson per aeratakoj. Aerdefendo donos al Azov nenian aldonan potencon, sed helpos al Ukrainio reteni la regon super sia teritorio kaj malmultigos mortojn de civiluloj, eĉ se intertraktadoj fiaskos.

 

 Niaopinie, la maldekstro devus postuli:

 

• la tujan retiron de ĉiuj rusiaj armeaj fortoj el Ukrainio • novajn laŭcelajn personajn sankciojn kontraŭ Putin kaj liaj multmilionuloj (Gravas kompreni, ke Putin kaj lia establo zorgas nur pri siaj propraj privataj posedaĵoj; ili estas senzorgaj pri la entuta stato de la rusia ekonomio. La maldekstro povas uzi tiun postulon ankaŭ por eksponi la hipokritecon de tiuj, kiuj sponsoris la reĝimon kaj la armeon de Putin, kaj eĉ nun daŭrigas vendadon de armiloj al Rusio.)

 

• sankciadon de nafto kaj gaso el Rusio

 

• pli multan militaran subtenon al Ukrainio, precipe provizon de aerdefendaj sistemoj

 

• enkondukon de UN-pacgardantoj el ne-NATO-landoj por protekti civilulojn, inkluzive protekton de verdaj koridoroj kaj protekton de atomcentraloj (Eblas superi en la Ĝenerala Asembleo la vetoon de Rusio en la Konsilio de Sekureco de UN.)

 

La maldekstro devus subteni ankaŭ tiujn ukrainajn maldekstrulojn, kiuj rezistas, videbligante ilin, tirante iliajn voĉojn en la centron de atento kaj subtenante ilin finance. Ni agnoskas, ke pluan rezistadon ebligas ĝuste la milionoj da ukrainaj esencaj laboristoj kaj homhelpaj volontuloj.

 

Pluraj aliaj postuloj – subteno por ĉiuj rifuĝintoj en Eŭropo sendepende de ilia ŝtataneco, nuligo de la eksterlanda ŝuldo de Ukrainio, sankcioj kontraŭ rusiaj oligarkoj, ktp – estas vaste akceptataj en la maldekstrularo, kaj pro tio ni ne bezonas diskuti ilin ĉi tie.

 

La rusia invado en Ukrainio kreas teruran precedencon pri solvado de konfliktoj, kiuj kuntrenas riskon de atoma milito. Jen kial la maldekstro devas formuli nian propran vizion pri internaciaj rilatoj kaj la arkitekturon de internacia sekureco, kiu povas inkluzivi multflankan atoman malarmadon (kiu estos devontiga por ĉiuj atomaj potencoj) kaj la instituciigon de internaciaj ekonomiaj reagoj je ĉiu ajn imperiisma agresado en la mondo. La militara malvenko de Rusio devus esti la unua paŝo al demokratiigo de la tuttera ordo kaj formado de internacia sekurec-sistemo, kaj la internacia maldekstro devas fari kontribuon al tiu afero.

 

La Rusia Socialisma Movado estas politika organizaĵo, kies vizio pri demokratia socialismo baziĝas sur komunuma proprietado, politika libereco kaj memdeterminado. Ili kredas, ke nur amasmovado – de socialistoj, sindikatoj, feministinoj, kontraŭfaŝistoj kaj mediaj aktivistoj – armitaj per klasbazita solidareco kaj egalismo – povas fini la regadon de la kapitalo en Rusio.

 

Socialnij Ruĥ (ukraine: “Socia Movado”) estas ukraina demokratia socialisma maldekstra organizaĵo, kiu batalas kontraŭ kapitalismo kaj ksenofobio. Socialnij Ruĥ unuigas sociajn aktivistojn kaj sindikatojn en la lukto por konstrui pli bonan mondon sen la diktaturo de kapitalo, patriarkismo kaj diskriminacio.

 

[tradukita de G. Mickle laŭ teksto ĉe Against Russian Imperialism - Lefteast

Artikoloj pri la invado de Ukrainio: 

http://neniammilitointerni.over-blog.com/search/Ukrainio/

neniammilitointerni - dans Esperanto
20 octobre 2022 4 20 /10 /octobre /2022 21:58

20/10/2022

La enhavlisto de la novembra kajero:

219 ... Strategia planado

220 ... Historio: Oni trovis tre fruan raporton pri la brita Esperanto-movado

221 ... Esperanto en universitatoj. Pacismo en praktiko: la dua renkontiĝo de Esperanto-paradigmo okazis ĉe la Universitato de Bonn

222 ... Kulturo: Maskerado en la ĉeĥa radio

223 ... Rete | Opinio: La Esperanta Duolingo: ĉu la fino de la cifereca fatamorgano?

224 ... Instrua agado en Burundo

226 ... IJK en Nederlando

227 ... Fake, Science kaj Profesie tra la mondo: UEA invitas prelegi en la 76-a IKU-sesio en Torino

228 ... La Artemis-misio revenigos Usonon al la Luno, sed ne tute klaras kiucele (II)

230 ... Landa agado | Kulturo: Bardhyl Selimi. Intervjuo donita al la ĵurnalisto Andreas Dushi de la revuo ExLibris, Tirana, Albanio

232 ... Kotiztabelo de UEA por 2023

233 ... Furoraĵoj de la kongresa libroservo en Montrealo­

236 ... Recenzo: Akademio, legu!

238 ... Laste Aperis

239 ... Forpasoj

La 108-a UK

Torino — Italio

29 de julio — 5 de aŭgusto 2023

(Alklaku la bildon)

neniammilitointerni - dans Esperanto
23 septembre 2022 5 23 /09 /septembre /2022 09:48

23/09/2022

La enhavlisto de la oktobra kajero:

195 ... Unua partopreno en la itala kongreso

196 ... Landa agado: Ĝoju pri tre grava Esperanto-agnosko

197 ... Premio Deguĉi 2022 al Osioka Taeko

198 ... Interparolo kun Zdravka Metz, organizanto kaj respondeculo pri la IIK en Montrealo

200 ... Universala Kongreso: Furoris kanadaj titoloj dum la montreala UK

201 ... Esperanto en universitatoj: La unua diplomiĝo de la Esperanto-fako de Zaozhuang-Universitato, Ĉinio

202 ... VEKI-3: Laŭdo de l’ virtualeco

206 ... Universala Kongreso | Afriko brilas: La ĝisnuna estrarano de UEA pri kongresoj vizitis Tanzanion esplorcele

207 ... Oficiala Informilo

208 ... Eventoj: La 56-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj

209 ... Landa agado: La estona esperantlingva poetino Hilda Dresen en la Kroata radio

209 ... Fake, Science kaj Profesie tra la mondo: La Artemis-misio revenigos Usonon al la Luno, sed ne tute klaras kiucele

211 ... Belartaj Konkursoj: Alvoko al partopreno en la 74a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2023

212 ... Rete: Eventa Servo: evoluoj kaj planoj

214 ... Universala Kongreso: Interkultura Novelo-Konkurso

214 ... Paola Cereda: honora prezidanto de la 2-a INK

214 ... Laste Aperis

La 108-a UK

Torino — Italio

29 de julio — 5 de aŭgusto 2023

neniammilitointerni - dans Esperanto
9 septembre 2022 5 09 /09 /septembre /2022 21:40

09/09/2022

La enhavlisto de la septembra kajero:

171 ... Lingvo, vivo, tero: La Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj
174 ... Universala Kongreso: Deklaro de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado
175 ... 12 diplomoj pri Elstara Agado aljuĝitaj en Montrealo
176 ... La nova Estraro de UEA elektita en Montrealo
177 ... Belartaj Konkursoj: Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2022
178 ... Universala Kongreso: Afrika kunveno kadre de la 107-a UK
179 ... Afriko brilas: Raporto pri informa projekto kadre de ‘’Ni semas’’
180 ... Kongreso en la tempo de KOVIM: la raporto pri Mirinda Montrealo!
186 ... Fake, Science kaj Profesie tra la mondo: Riĉa scienca programo en Montrealo – unuafoje plene hibrida
188 ... La Kongresa Fako – alia maniero organizi la Universalajn Kongresojn
190 ... Universala Kongreso | UEA: Clay Magalhães finas sian laborperiodon ĉe UEA – KKS ŝanĝiĝas
191 ... AMO: AMO regas ĝis la jaro-fin’

La 108-a UK

Torino — Italio

29 de julio — 5 de aŭgusto 2023

neniammilitointerni - dans Esperanto
6 août 2022 6 06 /08 /août /2022 13:42

06/08/2022

Enhavo

 

Deklaracio de la 95a SAT-Kongreso

La 95-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazinta perinterrete de la 29‑a de julio ĝis la 1‑a de aŭgusto 2022 :

1. bedaŭras la kreskon de naciismo en multaj landoj, kiu elvokas internaciajn streĉojn, kondukantajn al militoj, kaj obstaklas la internacian kunlaboron necesan por kontraŭagi la ekologian degradiĝon de la planedo ;

2. akre kondamnas la agresmiliton de Rusio, solidariĝas kun la homoj en Ukrainio, kiuj suferas, rezistas aŭ devas fuĝi, solidariĝas same kun la homoj en Rusio, kiuj suferas aŭ poziciiĝas kaj elpaŝas kontraŭ la milito, kaj pro tio estas persekutataj, kaj solidariĝas kun la homoj, kiuj tutmonde poziciiĝas kontraŭ militoj kaj subtenas rifuĝantojn ;

3. ankaŭ akre kondamnas ĉiujn aliajn militojn kaj agresajn okupaciojn, kiuj samtempe estas okazantaj en la mondo, kiel interalie en Sirio, Jemeno, DR Kongo, Palestino, Okcidenta Saharo ;

4. postulas en pli longa perspektivo, ke militoj ĉesu esti instrumento de politiko kaj de ekonomiaj interesoj, kaj, konsekvence, ke estu dissolvitaj ĉiuj militaliancoj, inkluzive de NATO ; tiuj estu anstataŭigitaj per kolektivaj sekurecsistemoj, en kiuj ĉiuj koncernataj ŝtatoj partoprenu, kaj kies kerna celo estu malarmado ;

5. ĉagrene konstatas, ke la pli ol 200 jarojn neŭtrala Svedio, en tiu senco modelo por aliaj landoj, kaj la pli ol 70 jarojn neŭtrala Finnlando, ĉesigis sian militneŭtralecon, aliĝante al milita bloko ;

6. kondamnas persekutadon al tiuj kiuj okupiĝas pri informado dum milito ambaŭflanke aŭ pri aliaj aferoj kontraŭ ŝtataj interesoj kaj subtenas la laboron de ĵurnalistoj ;

7. konstatas, ke kreskanta investado de pluraj ŝtatoj en militiloj kaj la plifortiĝo de militaj kaj ekonomiaj blokoj kontraŭas la interesojn de la laboristaro kaj estas minaco al la bonfarto de la popoloj ;

8. apogas la defendon de indiĝenaj popoloj pri siaj teritorioj kaj rajtoj kontraŭ kapitalisma ekstraktado en Kanado, Usono, Brazilo, kaj aliaj landoj, kaj kondamnas la intensigon de energiekstraktado pro la milito en Ukrainio ;

9. protestas kontraŭ la ʻjura milito’ plenumata kontraŭ laboristoj, pacistoj ktp. en multaj landoj kun la foja kompliceco de plej reakciaj sektoroj de la justica maŝinaro ;

10. solidaras kun la familianoj de la viktimoj de la akcidento en Seulo, kie tri laboristoj pereis dum inundo, kiuj plu batalas por ricevi decan kompenson de la respondecaj ŝtataj kaj kompaniaj instancoj, kaj postulas pli sekurajn laborkondiĉojn por ĉiuj laboristoj en la mondo ;

11. notas, ke diversaj eklezioj provas ĉesigi la disecon de eklezioj disde la ŝtatoj, kio elvokas problemojn en bioetiko, lernejaj programoj kaj rilato al militoj, ekzemple la nuna inter Ukrainio kaj Rusio ;

https://satesperanto.org/spip.php?article5051

neniammilitointerni - dans Esperanto
1 mai 2022 7 01 /05 /mai /2022 13:30

01/05/2022

99 ... Vojaĝo en Esperanton: Yves Desrosiers muzike kaj ekmovaden
101 ... Informado: Kroata TV pri la datreveno de la morto de L. L. Zamenhof
102 ... Opinio: Niaj malpacaj batalantoj
103 ... Oficiala Informilo
104 ... Afriko brilas: Eĥo el Zimbabvo
105 ... Recenzo: Ruĝaj vojoj sen verdaj steloj
106 ... La 55-a ILEI-kongreso. La temo: Esperanto en dulingva aŭ plurlingva edukado
106 ... ILEI: Alvoko al ILEI-Simpozio (04-05 aŭgusto 2022, Kebekurbo)
107 ... Eventoj: VERDEN kaj AMO-Seminario en Greziljono
108 ... Torino: survoje al sukcesa 108-a UK en 2023
109 ... Ĝemelaj Urboj: Ĝemelaj Urboj tra Eŭropo
110 ... Raporto pri la Israela Kongreso 2022
112 ... Laste Aperis
113 ... Universala Kongreso: Aperis la Dua Bulteno de la 107-a Universala Kongreso en Montrealo, Kanado
114 ... Fake, Science kaj Profesie tra la mondo: AMO-seminario pri scienca agado dum la Israela Kongreso
116 ... Serio “Oriento-Okcidento” de UEA
118 ... Recenzo: Rimarkoj pri la nova eldono de Bibliografio di Ido
119 ... Forpasoj

La 107-a UK
Montrealo — Kanado
6 — 13 de aŭgusto 2022

 

neniammilitointerni - dans Esperanto
30 avril 2022 6 30 /04 /avril /2022 09:05

30/04/2022

75 ... 1910: la teatraĵo

78 ... Novaĵoj pri la KER-ekzamenoj de UEA

79 ... Instruu Esperanton en Senegalo kun stipendio

80 ... Universala Kongreso: Donacoj

81 ... Oficiala Informilo

81 ... Landa agado

82 ... Faka agado: Muzikscienca revuo, ekde nun ankaŭ en Esperanto

83 ... Informado: Pri Zamenhof en internacia prestiĝa revuo

83 ... UEA: Strategia planado

84 ... Heroaj unuopuloj kaj teamoj

86 ... Universala Kongreso: Alvoko por la 44-a Esperantologia Konferenco

86 ... Eventoj: Polyglot Gathering revenas rete en 2022!

87 ... Landa agado: Tutlanda gazetara kampanjo je favoro por Esperanto

88 ... Eventoj: Jubilea 40-a Poludnica - kun omaĝo al ĝia fondinto

89 ... Fake, Science kaj Profesie tra la mondo

90 ... Eventoj: Rete okazis la 39-a Komuna Seminario

91 ... Recenzo: La profetino de Ferrabraz

92 ... Forpasis Claude Nourmont

94 ... Forpasoj

95 ... La membraro de UEA en 2021

La 107-a UK

Montrealo — Kanado

6 — 13 de aŭgusto 2022

neniammilitointerni - dans Esperanto
12 avril 2022 2 12 /04 /avril /2022 14:06

12/03/2022

Universitato Adam Mickiewicz nuligis la studrajton de la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio pro liaj deklaroj subtenantaj la invadon de Rusujo kontraŭ Ukrainujo. La decido okazis post du leteroj al la universitato : unu sendita de la prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo, kaj dua de instruistoj, kunstudantoj kaj diplomitoj de la programo Interlingvistikaj Studoj.

https://www.liberafolio.org/2022/04/11/likvido-de-ukrainio-ne-bonvenas-en-pollando/?fbclid=IwAR1RmtyzpabAYefE9qjAfavasJxFr_hcGwYasZjhfPTUYa8FS_RV7Wo220o

10/04/2022

Alexander Dvornikov, eks-batalanto en Sirio, estas nomumita ĉekape de la rusiaj trupoj en Ukrainio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/04/alexander-dvornikov-eks-batalanto-en-sirio-estas-nomumita-cekape-de-la-rusiaj-trupoj-en-ukrainio.html

neniammilitointerni - dans Esperanto
14 mars 2022 1 14 /03 /mars /2022 22:27

14/03/2022

51 ... Esperanta Radio 100-jara

54 ... Faka agado: Nuntempa Esperanta radiofonio

56 ... Laste Aperis

57 ... Fake, Science kaj Profesie tra la mondo: Invitoj proponi prelegojn por la Scienca Kafejo kaj Scienca Universitata Sesio de AIS

58 ... Strategia Planado - Pliaj paŝoj

59 ... Landa agado: Kroataj esperantistoj en la Kroata Parlamento akceptitaj en la Fako pri eŭropaj aferoj

60 ... Afriko brilas: Ĉefredaktoro de Panoramo de la Granda Insulo respondas

62 ... Lingvo, vivo, tero: indiĝenaj lingvoj invitas al vast-temaj diskutoj en Montrealo

63 ... UEA: Grava avizo

64 ... Libroservo: Listoj de furoraĵoj en la Libroservo de UEA en 2021

65 ... Landa agado: Samideanoj kunvenis okaze de la Internacia Internacia Memortago de la Holokaŭsto

66 ... AMO: AMO ĝis la majo-majo- fin’

66 ... Eventoj: Studtago okaze de la centjariĝo de SAT

67 ... Oficiala Informilo

68 ... Simo Milojević forpasis. Memoroj de iamaj stabanoj de la Centra Oficejo

70 ... Forpasoj

71 ... Mesaĝo al la Redakcio

Helpo-servo de UEA kaj TEJO responde al la milito en Ukrainio

Pasintsemajne la mondo en ŝoko atestis la ekeston de milito pro invado en Ukrainion iniciatita de la registaro de Rusio. En malmulte da tagoj la homaro suferis jam multajn mortojn de senkulpaj homoj - interalie infanoj kaj virinoj - kaj pli ol miliono estis forpelitaj el siaj loĝlokoj. Konfirmante siajn deklarojn pri solidareco al ĉiuj, kiuj suferas pro la plago de milito, UEA, subtene de ILEI, kaj nia junulara sekcio TEJO unuiĝis por starigo de helpo-servo responde al tiuj kondamnataj militaj agresoj, kun serioza atento al tio, ke la UEA-reto enhavas la partoprenon de pli ol 240 kontaktoj en Ukrainio.

La komuna servo klopodas pripensi, kunordigi kaj efektivigi strategiojn por helpi homojn, precipe esperantistojn kaj ties familianojn. La servo havas kiel principajn celojn:

esti centra ejo por akcepti kaj ligi la diversajn helpajn emojn kaj eblecojn en la Esperanto-komunumo, precipe rilate la koncernan militon;

aktive kontakti esperantistojn en Ukrainio kaj atenti iliajn situaciojn kaj de ties familianoj;

peri sekurajn kontaktojn inter esperantistoj, inkluzive en Ukrainio kaj Rusio;

helpi en la komunikado inter homoj helpo-bezonaj kaj homoj helpo-pretaj, respektante kaj garantiante la privatecon de ambaŭ flankoj ĝis la efektiviĝo de la helpo;

meti rifuĝintojn, precipe pro la milito en Ukrainio, en kontakto kun homoj pretaj loĝigi aliulojn;

varbi donacojn por la konto Espero;

identigi aliajn organizaĵojn kaj iniciatojn kun kiuj eblas kunlabori por similaj celoj;

arigi volontulojn kapablajn paroli diversajn lingvojn por helpi en la komunikado kun ne-Esperanto-parolantaj homoj aŭ kun neesperantistaj helpo-celaj organizaĵoj kaj iniciatoj;

kaj kunlabori kun Landaj Asocioj kaj Sekcioj por la celoj de la helpo-servo.

La helpo-servo funkcias pere de la retadreso helpo-servo@groups.io. Interesatoj helpi en la laborgrupo aŭ informi pri helpo-preteco, ĉu loĝiga, ĉu financa, ĉu alia, povas skribi al tiu adreso. Petoj por la konto Espero por subteno al damaĝitoj en Ukrainio aŭ rifuĝintoj en aliaj landoj, samkiel avertoj pri helpo-bezonaj homoj, precipe esperantistoj kaj ties familianoj, ankaŭ povas esti direktitaj al tiu retadreso. Tiel same konsiloj pri kunlaboro kun jam ekzistantaj neesperantistaj help-iniciatoj. Mesaĝoj senditaj al helpo-servo@groups.io restas plene privataj. Alternative, interesatoj povas rekte kontakti al Fernando Maia Jr., Vicprezidanto de UEA, respondeca pri Eksteraj Rilatoj, kiu kun TEJO kunordigas la servon, pere de la retadreso fmaiajr@gmail.com.

UEA kaj TEJO jam ekkunlaboras kun individuoj, landaj asocioj, landaj sekcioj kaj neesperantistaj internaciaj organizaĵoj por la celoj de la helpo-servo. Pasporta Servo estos unu el la iloj de la helpo-servo. Por donaci al la konto Espero, oni aliru uea.org/alighoj/donacoj/espero. La helpo-servo raportos periode pri la evoluoj de la laboroj per la komunikkanaloj de UEA kaj TEJO. Ni agnoskas, ke niaj organizaĵoj ne estas grandaj kompare kun aliaj, tamen ni provas helpi laŭ niaj ebloj per nia organiza forto, kun firma konscio pri la unikeco de Esperanto kaj la valoroj de nia movado.

https://uea.org/gk/1026a1

La 107-a UK

Montrealo — Kanado

6 — 13 de aŭgusto 2022

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }