Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 avril 2022 7 10 /04 /avril /2022 21:23
AFP / Sergej Bobok

10/04/2022

Bildo : Ukrainia soldato rigardas al detruado en la regiono de Karkivo.

Ĉar sia invado de Ukrainio spertas malfacilaĵojn, la rusia armeo reorganiziĝas.

La rusia armeo reorganiziĝas meze de milito en Ukrainio.

Pasintan sabaton 9an de aprilo, laŭ la "BBC" kaj "Sky News", la generalo Alexander Dvornikov, kiu batalis en Sirio, de nun kondukas la invadon.

« Tiu komandanto havas grandan sperton pri la rusiaj operacoj en Sirio. Ni do esperas plibonigon de la komando kaj de la ĝenerala kontrolo », deklaris okcidenta informfonto al la BBC.

Laŭ Sky News, Alexander Dvornikov partoprenis kelkajn el la plej teruraj abomenindaĵoj plenumintaj de la armeaj fortoj de Baŝar El-Asad, subtenita de Rusio en Sirio.

Tiu rekrutigo estis efektivigita cele al plibonigo de la kunordigado inter la diversaj taĉmentoj, ĉar la rusiaj trupoj antaŭe estis organizitaj kaj komanditaj aparte, laŭ la sama informfonto.       

Post monato kaj duono da invado, Rusio ĝis nun penas atingi sian militcelon, malsukcesante konkeri la grandajn urbojn, kiel Kievo-n, kaj pro tio koncentriĝas al la orienta regiono de Donbaso.

« Ili nomumis novan generalon kun terura bilanco en Sirio, provante tiel konkeri almenaŭ la teritorion de Donecko, kiun Vladimir Putin povus prezenti kiel venkon », deklaris al "Sky News" la eks-ambasadoro de Unuiĝinta Reĝlando en Rusio, Sir Roderic Lyne.

La rusia prezidento, kies decido invadi Ukrainion fiaskis fronte al la persistega rezistado de la Ukrainoj, fakte rezignis siajn originajn planojn. Sed li volas akiri venkon en Donbaso antaŭ la milita defilado de la 9a de majo, kiu markas sur la Ruĝa Placo la sovetan venkon kontraŭ la nazioj. Tio estas la kulmina evento de la militisma fabelo, kiun li trudas en Rusio, notas la observantoj.    

« Krom se Rusio kapablas ŝanĝi sian taktikon, estas tre malfacile imagi, kiel ĝi povus akiri sukceson eĉ koncerne siajn plej limigitajn planitajn celojn », plu komentas la informfonto de la BBC.   

09/03/2022

Milito en Ukrainio : la misilo ĵetita en Kramatorsko estis markita per rusia skribaĵo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/04/milito-en-ukrainio-la-misilo-jetita-en-kramatorsko-estis-markita-per-rusia-skribajo.html

16/02/2017

Sirio : Laŭ Raphaël Pitti, urĝkuracisto : «Se konsideri la koston de tiu milito el vidpunkto de vivoj, ni atingas milionon da personoj»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/02/sirio-lau-raphael-pitti-urgkuracisto-se-konsideri-la-koston-de-tiu-milito-el-vidpunkto-de-vivoj-ni-atingas-milionon-da-personoj.html

 

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }