/image%2F0553642%2F20221215%2Fob_94841f_template-toj-zamengof1.jpg)
15/12/2022
Bildo: La monumento omaĝe al Ludwik Zamenhof, situanta en Odeso en korto de la strato Deribasovskaya n.3 estis instalita en 1959 fare de la skulptisto Nikolay Blazhkov. Ĝi estas unu el la unuaj en la mondo kaj la sola monumento en Ukrainio, kiu surhavas la nomon de la kreinto de la lingvo Esperanto.
Sabaton 10an decembro, dum la livero de la Nobelpremioj pri paco, la kunlaŭreatoj vigle akuzis la militon decidigan de la rusia reĝimo de Vladimir Putin. Sude de Ukrainio, la urbo Odeso frapita de droneoj estas senigita je elektro. Usono maltrankviliĝas pro la rusia-irana milita partnereco.
La nobelpremiuloj pri paco denuncas la militon de Putin
Sabaton 10an de decembro, la ukraina laŭreatino de la Nobelpremio pri paco opiniis, ricevante sian premion en Oslo, ke la paco en sia lando ne povos esti atingita « deponante la armilojn » fronte al la Rusio de Vladimir Putin.
« La ukraina popolo deziras pacon pli ol iu ajn en la mondo » deklaris la ĉefino de la Centro por civilaj liberecoj (CCL) Oleksandra MATVIJĈUK, dum la Nobel-ceremonio. « Sed paco por atakita lando ne povas esti atingita deponante la armilojn. Tio ne estus paco, sed okupacio ».
Ŝia rusia kunlaŭreato denuncis siaflanke « la frenezan kaj kriman militon kontraŭ Ukrainio » kondukitan de Vladimir Putin. Sub lia prezidenteco, « rezisti al Rusio egalas al faŝismo ». Tiu falsaĵo provizas « ideologian pravigon al la freneza kaj krima agresa milito kontraŭ Ukrainio » deklaris Ian Raĉinskij en sia danka parolado.
Odeso estas senigita je elektro post rusia atako de eksplodaj droneoj
La urbo Odeso sude de Ukrainio, estas preskaŭ tute sen elektro post atako de « kamikazaj droneoj » lanĉita fare de Rusio dumnokte, anoncis sabaton la ukrainiaj aŭtoritatoj. « Nuntempe, la urbo estas sen elektro », deklaris konsilisto de la ukraina prezidenteco, Kirilo Timoŝenko.
Li tamen precizigis, ke la infrastrukturoj, interlie la malsanulejoj kaj la akuŝejoj, konservas aliron al elektro. « La situacio plu estas malfacila, sed restas sub kontrolo », li aldonis. Laŭ Maksim Marŝenko, guberniestro de la regiono de Odeso, Rusio atakis la urbon per « kamikazaj droneoj » dum la nokto de vendredo ĝis sabato. « Pro la aerfrapoj, elektro malaperis en preskaŭ ĉiuj sektoroj kaj komunumoj de la regiono », li deklaris.
Usono maltrankviliĝas pro la milita partnereco inter Moskvo kaj Teherano
La Blanka-Domo lanĉis vendredon gravan averton kontraŭ la pli kaj pli proksima « grandskala milita partnereco » inter Teherano kaj Moskvo, kiu siaflanke refutis havi bezonon de la milita subteno de iu ajn en Ukrainio.
Dum Irano jam provizas al la rusia armeo droneojn uzatajn en Ukrainio, John Kirby, porparolanto de la Nacia sekureca konsilio de la Usona ekzekutivo menciis, ke responde Rusio « ofertas al Irano senprecedencan nivelon de milita kaj teknika subteno, kio transformas ilian interrilaton al partnereco de defendo plena kaj totala ».
Tiu evoluo estas « malutila » al Ukrainio, najbaraj landoj de Irano kaj « internacia komunumo » li aldonis, anoncante samtempe punojn kontraŭ tri rusiaj infrastrukturoj aparte aktivaj en la akirado kaj disvastigo de iranaj droneoj.
Laŭ la usona spionservoj, Moskvo kaj Teherano aparte planas lanĉi komunan produktadon de « mortigaj » droneoj, menciis John Kirby, ne liverante pli da detaloj koncerne la nunan situacion de la projekto.
La porparolanto ankaŭ memorigis, ke Irano planas vendi al Rusio « centojn » da balistikaj misiloj. Tiun informon, la Usonaj aŭtoritatoj jam publikigis.
/image%2F0553642%2F20221217%2Fob_81cf1b_1500x500.jpg)
Paco inter la popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, kontraŭrasismo, kontraŭseksismo, Medidefendado en Esperanto
https://twitter.com/esperantoNMIN