Ĉiun 15-an de decembro ni festas la naskiĝtagon de L. L. Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto. Ni festas ne nur lian rolon en la ekapero de tiu internacia lingvo, sed precipe liajn homamajn principojn. Per liaj streboj, krom la plej disvastiĝinta internacia planlingvo, Esperanto estas ankaŭ klopodo por kompreniĝo inter homoj el diversaj kulturoj.
La mondo trapasas krizon de malkonfido. Tutmondaj multdimensiaj krizoj subfosas nian kapablon unuiĝi por solvi komunajn problemojn. Tamen ĝuste alfronte al krizoj ni devas memori, ke ni estas unu sola homaro, ke ni estas egalaj en digno kaj rajto. Ni devas alproksimiĝi kaj rekoni unu la aliajn, kaj helpos por tio konscia atento al lingvoj, al la kultura diverseco kaj al tiuj aliroj, kiujn ni elektas por komuniki unuj kun la aliaj.
La alvoko de la Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres pri nova multflankismo en la raporto Nia Komuna Tagordo estas alvoko por konfido, legitimo kaj realigo. Tio eblas nur per kunlaboro de ĉiuj. Necesas konstrui daŭripovajn, inkluzivajn sociojn kaj ekonomiojn, bazitajn je homaj rajtoj kaj homa digno por ĉiuj. Tio sendube tuŝas laboron pri internacia inkluzivemo, kreante pontojn inter grupoj izolitaj de lingvaj baroj kaj konscion pri nia komuna tutmondeco.
Tutmonda civitaneco, homaj rajtoj, interkultura dialogo kaj solidareco estas bazoj por revigligi kaj refirmigi multflankismon. Tamen ĉio komenciĝas per interkompreniĝo kreanta konfidon. En tiu senco ni utiligas Esperanton kiel vojon al kunlaboro, al konstruado de konsentoj, al internacia kompreniĝo, al komunikado inter homoj kaj popoloj kaj kiel ilon por paco.
En la unua Universala Kongreso de Esperanto, en 1905, Zamenhof salutis la grandan tutmondan homan familion kaj invitis ĉiujn al nova komenciĝinta estonteco. Tiam li diris:
"…en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio".
En 2021, la Internacia Jaro de Paco kaj Konfido, tiuj vortoj restas daŭre aktualaj kaj reprezentas la plej homan flankon de la laboroj de nia Asocio.
En memoro al Zamenhof kaj lia revo pri tutmonda unuiĝo, Universala Esperanto-Asocio fieras pri siaj rilatoj kun UN, Unesko kaj aliaj internaciaj organizaĵoj. Kun-respondeco, esenco de multflankismo, estas la principo, sur kiu ni konstruas pli bonan mondon por ĉiuj.
ATENO ĵus faris anticipan kristnasko-festan donacon al siaj armeoj : dudek kvar batal-aviadiloj Rafale kaj tri pintmodernaj fregatoj, kaj atendas usonajn batalaviadilojn F-35 kaj helikopterojn Sikorsky, sen forgesi spavojn, torpedojn kaj raketojn. La grekaj oficiroj ne estas la solaj festantoj, ĉar francaj grupoj de armado, speciale Dassault, troviĝas inter la nombro de la precipaj liverantoj de Ateno. Tamen antaŭ ses jaroj la eŭropaj instancoj kaj la Internacia Mon-Fonduso (IMF) – la tiel (...)
Kontraŭ Vaŝingtono, Pekino vetas pri la financo - Philip S. GOLUB
La eniro de Ĉinujo en la Mondan Organizaĵon pri Komerco (MOK), en la jaro 2001, estis faciligita de la usona espero, ke la ekonomia liberaligo de la lando sekvigos la “politikan malfermiĝon”. Dudek jarojn poste montriĝas la tuta malo : la malreguligado servas al Pekino, kiu apogas sin sur la usonaj multnaciaj konzernoj por kontraŭstari la protektismajn tendencojn de la Blanka Domo. EN SIA malferma parolado de la Boao-forumo, la ĉina ekvivalento de la Monda Ekonomia Forumo (en Davoso), la ĉina (...)
Se Assange nomiĝus Navalny - Serge HALIMI , Pierre RIMBERT
EN MARTO de 2017, s-ro Julian Assange finis sian kvinan jaron da enfermiteco en la ambasadejo de Ekvadoro en Londono. La gvidantoj de la Central Intelligence Agency (CIA) estas decidintaj forrabi lin kaj intencas lin mortigi : WikiLeaks, kiun Assange kunfondis, ĵus malkaŝis, kiujn instrumentojn la CIA uzas por spioni la elektronikajn aparatojn. La liko estas decida. La gvidantoj de la agentejo unue pensas perforte forkonduki la kulpulon. Sed rompi la suverenecon de la ekvadora ambasadejo por (...)
La Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri la Klimata Ŝanĝiĝo, kiu malfermiĝos en Glasgovo fine de Oktobro (COP26), celas efektivigi la internacian akordon subskribitan en Parizo en 2015. Por limigi la katastrofajn sekvaĵojn de la jam okazanta varmiĝo, ĉiu lando devos devontigi sin multe pli draste redukti siajn eligaĵojn de forcejaj gasoj en la sekvontaj tri jardekoj. La prokrastoj de la pasinteco donas preskaŭ neniun motivon por optimismo. De la 31-a de Oktobro ĝis la 12-a de Novembro 2021, Glasgovo (...)
Inter Alĝero kaj Parizo, krizoj kaj kaŝkonsentoj - Akram BELKAID
Kelkajn monatojn antaŭ la sesdeka datreveno de la interkonsento de Évian, kiu ĉesigis la Alĝerian militon, la diplomatiaj problemoj multobliĝas inter Parizo kaj Alĝero. Dum la memoraĵa afero nutras polemikojn, ja la nuna rearanĝo de la Alĝeria regantaro konfuzas la Franciajn regantojn. Por la unua fojo depost la jaroj 1970-aj, ekonomiaj kaj sekurecaj aferoj, kampoj kutime ŝirmitaj, estas rekte trafitaj. Ĉu portempa kverelo aŭ daŭra difektiĝo de la diplomata
Jaron post jaro, la sciencaj studoj ŝajnas kondamnitaj verki la kronikon pri la sesa amasa estingiĝo : malfortiĝo de la vivantaro, malapero de specioj, troa ekspluatado de materialaj fontoj, difektiĝo de la naturaj medioj.
La ekosistemoj, kiuj liveras servojn nepre necesajn por nia ekzistado, malbonfartiĝas laŭ neniam spertita ritmo, surfone de klimata krizo.
Tamen ne estas tro malfrue por (re)agi.
Longtempaj konservaj rimedoj sukcesas haltigi la malbonfartiĝon de iuj specioj minacitaj de pereo.
La protektataj areoj, kiuj hodiaŭ etendiĝas sur 17% de la tergloba surfaco, konsistigas bremson al la urba kaj agrikultura invado.
La celo estas atingi 30% antaŭ 2030. Sed ja 100% da homoj hodiaŭ devas esti reamikigitaj kun la vivantaro.
Fonditaj sur pli harmonia kunekzistado kun la naturo, la konoj de la indiĝenaj popoloj - kun siaj mitologia kaj kosmologia dimensioj - povas inspiri agmanierojn pli respektajn por la biodiverseco.
Ĉar kvankam reciproka diskonigo de sciencaj donitaĵoj estas esenca, kvankam ampleksaj politikaj agadoj necesas, la ŝanĝiĝo ankaŭ venas, eble unue, per ekkonscio pri la profundaj, multaj ligiloj kiuj kunigas nin kun naturo, tro longe prezentita kiel antitezo de kulturo.
jam temp' está rekonsideri la utilisman koncepton, hereditan de Kartezo kiu prezentas la homon « kiel mastron kaj posedanton de la naturo ».
« Kultura diverseco estas, por la homa genro, same necesa kiel biodiverseco en la ordo de la vivantaro », proklamas la Universala Deklaracio de UNESCO pri Kultura Diverseco. La Organizo strebas, ekde sia kreo, faciligi la reamikiĝon de la homo kun sia medio, ekzemple per siaj agadoj favore al monda heredaĵo aŭ sia programo pri homo kaj biosfero, kies 50-jariĝo estas ĉi-jare solenata.
Malsenigi la naturon je magio, religi nian rilaton kun ĝi, miri : tiu ĉi numero de la Kuriero estas invito rekoni nin kiel vivantojn inter la vivantoj. Tio estas strebo malkonfirmi la maksimon formulitan de la franca paleoantropologio Pascal Picq : « Homo ne estas la nura pensanta besto, sed la nura besto pensanta ke ĝi ne estas besto. »
Agnes Bardon
El la franca esperantigis Christian Lavarenne (Francio)
USONO neniam restas longtempe humila. Monaton post sia afgana malvenko, la imperia ordo restariĝis. La vangofrapo, kiun Vaŝingtono ĵus donis al Parizo, atestas pri tio. Ĉu monaton ? Eĉ ne. Apenaŭ la talibanoj ekokupis la kabulan flughavenon, la novkonservativuloj jam revenis el siaj kavernoj. Ĉu la Okcidento “perdis Afganujon” ? Do necesas ke ĝi certigu sian ĉeeston ĉie aliloke por komprenigi al siaj strategiaj rivaloj, precipe Ĉinujo kaj Ruslando, ke ĝi ne hezitos antaŭ la venonta batalo. “La milito (...)
Ilo kiu akcelis la financismigon de la ekonomio - Frédéric LEMAIRE
La retoriko pri la ŝuldo emas prunti siajn terminojn el la manlibroj pri moralo. Unuflanke la malvirto, asociita kun la pruntopreno ; aliflanke la virto, la ŝparado. La kreditoro tiel helpas sian proksimulon ; la ŝuldanto pentofaras per pagado de siaj pekoj. Tiu fabelo belas, sed ĝi paŝas surkape. La horo sendube venis por remeti ĝin sur la piedojn. JAM de kelkaj jaroj, grandaj landoj kiaj Francujo aŭ Germanujo sukcesas enŝuldiĝi je negativaj interezokvotoj. Per aliaj vortoj, ili gajnas monon per (...)
En Kabulo kaj Kandaharo, for de la kameraoj - MIELCAREK-Romain
Apogataj de la malagnosko fare de la afgana registaro kaj de la usonanoj, la talibanoj kondukis fulman militon. Delokitaj kaj mutilitaj, civiluloj pagas altan prezon por la milito. En la unuaj tagoj de Aŭgusto, Kabulo estis en nepriskribebla ĥaoso. En Shahr-e-Naw, unu el la parkoj de la urbo, amasiĝis delokitoj el la nordaj provincoj, elpelitaj de la antaŭenirantaj talibanoj. "Se vi ne povas helpi, kion do vi faras ĉi tie ?", demandas fraŭlino kun okuloj brilantaj kolere malantaŭ la malpeza (...)
Dume, Francio enŝlimiĝas en Sahelo - Marc-Antoine PÉROUSE de MONTCLOS
Kvankam Malio ne similas Afganion, ankaŭ Francio elektis la malcedemon de "ĉio por sekureco". Sed la lokaj registaroj traktas kun ĝihadistoj. " La milito por liberigo de Malio estas finita. Ĝi estas gajnita", asertis S-ro Jean-Yves Le Drian la 20-an de marto 2014, dek kvar monatojn post la lanĉo de "operaco Serval" . La ago de la Franca armeo, plu diris la Franca ministro pri defendo, ebligis al tiu lando retrovi sian suverenecon, siajn demokratiajn instituciojn, okazigi balotadon, kaj (...)
Diplomatia aktiveco de Teherano ĝis Pekino - Georges LEFEUVRE
Pakistano, Barato, Irano, Ĉinujo, Ruslando … kiuj kelkfoje havas malsamajn interesojn, ĉiuj agadas por starigo de registaro de nacia unueco. “Se iu diras la veron, donu al li ĉevalon, li bezonos ĝin por fuĝi”, diras afgana proverbo. Kiam la usona prezidanto Joseph Biden anoncis, la 14-an de Aprilo 2021, la retiriĝon de ĉiuj usonaj trupoj el Afganujo, li uzis tonon iomete ĉagrenitan parolante pri la interkonsento de Dohao, subskribita en Februaro de 2020 : “Tio certe ne estas tio, kion mi mem estus (...)