Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 septembre 2013 4 26 /09 /septembre /2013 15:56
Kataro : nepalaj « sklavoj » mortintaj sur la laborejo de la Mondpokalo

26/09/2013

Almenaŭ 44 nepalaj laboristoj dungitaj sur laborejoj pri Mondpokala konstruado en Kataro estas mortintaj inter la 4an de junio kaj la 8an de aŭgusto. | AFP/KARIM JAAFAR

Laŭ dokumentoj konfiditaj de la Nepala ambasadejo al la brita ĵurnalo The Guardian, almenaŭ 44 nepalaj laboristoj dungitaj sur laborejoj pri Mondpokala konstruado en Kataro estas mortintaj inter la 4an de junio kaj la 8an de aŭgusto.

Plejparte junaj, ili estis viktimoj de kora atako aŭ insuficienco kaj akcidentoj sur ilia laborloko. Ĉiuj laboris en ekspluatada kondiĉaro kiu similas modernan sklavecon.

La emirlando akceptas la plej gravan procenton da enmigrintaj laboristoj en la mondo rilate al ties loĝantaro. Pli ol 90% el la laboristaro estas formitaj de enmigrintoj kaj, laŭ the Guardian, « 1,5 miliono da pliaj laboristoj estos dungitaj por konstrui stadionojn, vojojn, havenojn kaj hotelojn necesajn al la taŭga disvolviĝo de la futbala turniro. La nepalanoj nombras 40% el ili kaj pli ol 100.000 iris al Nepalo pasintjare.

Ili konstituas la ĉefan dungitaron por la organizado de la Pokalo.

« SUBĈIELA MALLIBEREJO »

La enketo de the Guardian elvokas elementojn kiuj elmontras ampleksan ekspluatadon de eksterlandaj laboristoj, trudlaboron – kelkafoje en 50°C -, rifuzon de aliro al trinkebla akvo – tamen senpaga – kaj multajn malobservojn de la internaciaj normoj rilate al laboristaj rajtoj.

En danĝeraj sanitaraj kondiĉoj, kelkaj el tiuj eksterlandaj laboristoj dormas po dek du en nesalubra hotelĉambro, en risko de malsanoj.

La vojaĝo de la himalaja altebenaĵo ĝis la dezertoj de la araba duoninsulo kostas multe al la enmigrintoj, devigataj ŝuldiĝi por pagi la agentejojn kiuj okupiĝas pri ilia translokigo.

La interezaj procentoj de iliaj pruntoj estas ekscesaj – la ĵurnalo aludas pri 36%.

Surloke, ili ofte estas pagitaj kun pluraj monatoj da malfruiĝo kaj iliaj salajroj estas detenitaj por malhelpi ilin ke ili fuĝu. Kelkaj suferis konfiskadon de siaj pasporto aŭ identigiloj.

Juna laboristo 27-jara, Ram Kumar Mahara, rakontas al la brita taggazeto ke li ne manĝis dum 24 horoj, post 12 horojn da laboro kaj tutan nokton : « Kiam mi plendis, mia ĉefo elpelis min el la laborkampo. Mi devis almozpeti nutraĵon de la aliaj laboristoj ĉar ili rifuzis pagi min. »,

La korpo de 16-jara junulo estis resendita al sia familio ses semajnojn post sia alveno en la emirlando por labori.

Laŭ la nepala ambasadoro en Doha, Kataro estas « subĉiela malliberejo ». Trideko da laboristoj rifuĝis en la diplomatian reprezenton.

La Ĉefkomitato Kataro 2022, strukturo taskita aranĝi la Mondpokalon, sin deklaris « profunde koncernata de tiuj asertoj celantaj kelkajn prestaĵajn firmaojn kaj sub-tranktantojn de la konstru-laborejo de Lusail City kaj konsideras la demandon kun la plej granda seriozeco ».

La aŭtoritatoj, oni certigas, lanĉis enketon.

http://www.lemonde.fr/sport/article/2013/09/26/des-esclaves-nepalais-morts-au-qatar-sur-les-chantiers-de-la-coupe-du-monde_3484869_3242.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }