/image%2F0553642%2F201309%2Fob_325eeecaf21c2670403d9311013aa36a_romaoj1.jpg)
26/09/2013
La sveda ĵurnalo Dagens Nyheter malkaŝas ke la polico de Lund, sude de la lando, kreis sliparon de pli ol 4.000 personoj de la romaa komunumo.
La sveda polico kontraŭleĝe surslipigis 4.029 Romaojn, inter kiuj neplenaĝulojn, malkaŝas Dagens Nyheter .
Kreita en 2012 fare de la polico de Lund (sude de la lando), la sliparo ankaŭ indikas la familiajn rilatojn inter al surslipigitaj personoj.
Ĝi estas alirebla de la agentoj de aliaj departementoj kaj ankaŭ de la kriminala polico.
La sliparo entenas la nomon de multaj personoj kiuj kulpis pri neniu delikto.
Ĝi inkluzivas nomojn kiel tiujn de la gvidanto de la Asocio de romaa junularo kaj de kelkaj atletoj, politikistoj kaj membroj de la kultura kampo.
Etna surslipigo estas kontraŭleĝa en Svedio. La ministro pri Integriĝo, Erik Ullenhag, bedaŭris la ekzistadon de tiu registro, kiu pli fuŝas la « fidon de la Romaoj en la Ŝtato kaj en la tuta socio ».