25/09/2013
Ĉar ili albordiĝis ofŝoran platformon de Gazprom, ili estas akuzitaj pro « piratado » de Moskvo.
La 30 membroj de la ŝipanaro de Arctic Sunrise, la ŝipo de Greenpeace kontrolita pasintsemajne de rusaj marbordaj gardistoj kaj akuzitaj pri « piratado », estas detenitaj, indikis merkredon la NRO.
Ili estis translokitaj en provizoraj detencentroj nord-oriente de la lando, post konduko al Murmansko por pridemandado, deklaris telefone Evguenia Beliakova, aktivulino de Greenpeace surloke.
La rusa enket-komitato konfirmis en komunikaĵo ke la 30 membroj de la ŝipanaro de la ŝipo Arctic Sunrise estis detenitaj kiel « suspektatoj ».
Tiu organo taskita pri krimaj esploroj precizigis ke tri Rusoj, membroj de la ŝipanaro, estis jam pridemanditaj. Rilate la eksterlandanojn, ili estos pridemanditaj ekde kiam la tradukistoj estos surloke, precizigis la sama informfonto.
La rusaj aŭtoritatoj anoncis mardon malfermon de enketo pri « piratado », krimo punata je 15 jaroj da malliberejo, kontraŭ aktivuloj de Greenpeace kiuj albordis platformon de la rusa giganta gasŝipo Gazprom en Arkto.
Arctic Sunrise, la ŝipo de Greenpeace surhavanta nederlandan flagon, estis perforte sturmita ĵaŭdon vespere de ataktaĉmento helikoptere transportita de la rusaj landlimaj gardistoj, servo kiu dependas de la FSS (Federala servo pri sekureco, eks-KGB).
La ŝipo poste estis remorkita ĝis la Mourmanska rodo kaj ankrita.