Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 novembre 2012 4 08 /11 /novembre /2012 17:11

Maroko.jpg 08/11/2012

Pli ol 90 migrantoj el Afriko sude de Saharo mortis en du semajnoj provante atingi Hispanio-n devenante de Maroko, oni eksciis mardon de membroj el la afrika enmigrinta komunumo kaj informfonto el la maroka sekureco. 

http://eo.wikipedia.org/wiki/Afriko_sude_de_Saharo

« Laŭ la atestoj de ses postvivantoj kiuj sukcesis atingi Hispanio-n, 54 personoj sur sama boato dronis pasinsemajne », asertas Pierre Delagrange, prezidanto de la Kolektivo de la subsaharaj komunumoj en Maroko. Dek naŭ aliaj mortis marvaste de Tanĝero, 14 kilometrojn for de Hispanio, en la lastaj du semajnoj, li aldonis. 

http://eo.wikipedia.org/wiki/Tan%C4%9Dero

« Hieraŭ (lundon 5an de novembro), tri korpoj estis retrovitaj sur plaĝo apud Tanĝero, kio kondukas al 19 la nombron de mortintoj tie, interalie virinoj kaj infanoj », diris S° Delagrange.

La 26an de oktobro, dum la islama festo de Eid ul-Adha, du migrantoj afrikaj mortis kaj kvindeko estis savitaj dum ili provis atingi Hispanio-n per boato de Maroko. 

EspagneImmigration-copie-1.jpg 

http://eo.wikipedia.org/wiki/Eid_ul-Adha

La antaŭan tagon, 14 korpoj estis trovitaj, laŭ la hispanaj sukuraj servoj. Laŭ la marokaj aŭtoritatoj, tiuj provoj por transiri je iuj ajn kostoj la marbrakon kiu apartigas Marokon de Hispanio – kelkajn dekojn da kilometroj – en improvizitaj boatoj multobliĝis tiujn lastajn semajnojn. La aŭtoritatoj notis ke ili savis el dronado « preskaŭ 6.500 migrantojn dum tiuj kvin lastaj jaroj » kaj arestis dum sama periodo ĉirkaŭ 23.000 subsaharanojn kiuj planis provi la danĝeran marveturadon. 

http://www.rtl.be/info/monde/international/919581/plus-de-90-migrants-sont-morts-en-deux-semaines-entre-le-maroc-et-l-espagne

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }