07/11/2012 - La greka parlamento devas alpreni
ĉi-merkredon novajn aranĝojn de buĝetaj ŝparadoj kun la espero akiri plian helpoparton je la nomo de siaj kreditoroj. La ĉefaj sindikatoj de la lando alvokis al ĝenerala striko.
Rekta elsendo : http://www.zougla.gr/live
Videoj :
http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=S8cCQnxyZk4
http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=S8cCQnxyZk4
http://berthoalain.com/2012/11/07/austerite-emeute-a-athenes-7-novembre-2012-les-videos/
http://fr.euronews.com/2012/11/06/grece-grosse-affluence-dans-les-manifestations-contre-l-austerite/
http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=DaSTQw_h_1g
La greka parlamento devas voĉdoni novan rigorecan planon ĉi-merkredon vespere. Programo trudita de liaj kreditoroj, ĉefe Eŭropa Unuiĝo. Ateno esperas ricevi lundon 12an de novembro novan helpoparton de 31,2 miliardoj da eŭroj. Mardon, la ĉefo de Eŭrogrupo, Jean-Claude Juncker, deklaris sin « tre optimista » pri la fakto ke Grekio kapablos plenumi la necesan rigorecon spite la 48-horan strikon por protesti kontraŭ tiu rigoreca politiko.
http://eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADrogrupo
13,5 miliardoj da eŭroj
La ŝparadoj – 13,5 miliardoj en la periodo 2013-2014, tiam pliaj 5 miliardoj antaŭ la fino de 2016 – antaŭvidas tranĉojn en la salajroj kaj pensioj, reduktadon de la nombro de funkciuloj kaj malreguligon de la labormerkato. « Ni subtenis tiujn aranĝojn, ni engaĝiĝis efektivigi ilin (…) ili estas drastaj sed la alternativo estas senorda manko », pravigis Yannis Stournaras, greka ministro pri Financoj dum tumulta debato antaŭ la grekaj deputitoj. La reganta koalicio laboras por trudi perforte sian 500-paĝan programon timante ke kelkaj leĝofarantoj blokadu la tekston. La buĝeta projekto por 2013 estos siaflanke voĉdonita dimanĉon.
Tria ĝenerala striko en du monatoj
Fronte al tiu nova rigoreca plano, 48-hora ĝenerala striko estis lanĉita alvoke de la ĉefaj sindikatoj de la lando. Temas pri la tria agitvorto de ĉi-tiu tipo lanĉita en du monatoj de la du ĉefaj sindikatoj de la lando kontraŭ la tranĉoj en la elspezoj kaj kontraŭ la reformoj promociita de la registaro de Antonis Samaras.