Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 novembre 2012 4 08 /11 /novembre /2012 17:45

Meksiko.jpg 08/11/2012

La 24an de oktobro matene, ĉirkaŭ 180 solduloj violente elpelis la laboristojn kaj la proprietulojn el protestada kampo ĉe la enirejo de la minejo La Platosa, situata en La Sierrita, Durango kaj ekspluatata de la kanada kompanio Excellon Resources Inc. 

La kampo estis instalita de julio por efektivigi pacan premon sur la kompanion tiamaniere ke ĝi agnosku asociiĝan liberecon kaj « rajton de la laboristoj aliĝi al la Sindikato de ministoj. » La kamparanaj proprietuloj kunigis la protestadon por akiri respekton de la traktado de 2008 koncerne la luado de siaj teroj.

La armitaj agresantoj alvenis en kvin lokaj busoj kaj sesa apartenanta al la minkompanio, La Platosa. La agresantoj estis membroj de flava sindikato, « Unio de metalurgiistoj kaj ministoj Don Napoleon Gomez Sada ». Ili ekaperis kriante « Ni ricevis ordonon forpeli vin ĉu per draŝado, ĉu per morto ». Policpatrola veturilo municipa parkumita ene de la kampo ne moviĝis, same kiel la militistoj kaj la federalaj policistoj alvenintaj pli poste en la mateno. La kamparanoj kaj la ministoj partoprenantaj al la protestado opinias ke la ekspluatistoj de la minejo La Platosa neas la laboristajn rajtojn kaj tiuj de la loka komunumo. La federala registaro kaj la ŝtataj aŭtoritatoj ĝis nun ne intervenis por arbitracii la konflikton kaj la respekton de homaj rajtoj. Ne hezitu sendi mesaĝon al la guberniestro de la loka ŝtato kaj la Ministrejo pri Internaj aferoj :   

Mi skribas al vi pri la ŝoka violenteco okazinta dum la elpelo de la protestada kampo ekstere de la minejo La Platosa ĉe La Sierrita en la ŝtato de Durango. Mi admonas aŭtoritatulojn federalajn kaj ŝtatajn certigi la sekurecon de la manifestaciantoj de La Sierrita fronte al tiuj minacoj kaj tiu violento. Mi instigas vin enketi plenmaniere pri la eventoj de la 24 oktobro kiam membroj de entreprena sindikato uzadis forton por detrui protestadan kampon sub la okuloj de la policaj reprezentantoj. Mi ankaŭ alvokas vin trovi la respondeculojn kaj ke ili respondu pri siaj agadoj. Meksiko devas respekti la rajton de pacaj manifestaciantoj kaj asociiĝa libereco.

http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=1622&src=mm

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }