07/07/2012
Bildo: Carlo Giuliani, murdita de kuglo en la kapon, dum la subpremado.
Pasintan ĵaŭdon, la itala Kasacia Kortumo konfirmis la punojn deciditajn dum apelacio kontraŭ altranguloj de la itala polico, senkulpigitaj dum la unua instanco. Ili estis akuzitaj pri perfortaĵoj kontraŭ alimondismuloj ĉe la pintkunveno en 2001, anoncis la amasinformiloj.
La plej alta itala juridikcio konfirmis punon je kvin jaroj da malliberejo por Vincenzo Canterini, antaŭa ĉefo de la kontraŭkrima sekcio.
Dum la unua instanca proceso, en novembro 2008, 13 policistoj estis kondamnitaj, sed 16 aliaj, kaj aparte la ĉefaj responsuloj pri ordo dum tiu pintkunveno, estis senkulpigitaj. Dum apelacia proceso, en majo 2010, tiu verdikto estis inversigita, la tribunalo senkulpigis la malaltajn rangulojn kaj kondamnis la responsulojn.
La dudek naŭ policistoj kaj policaj oficiroj aperas de 2005 en la proceso «lernejo Diaz», kiu servis kiel dormejo al alimondismaj manifestaciantoj dum la pintkunveno G8, en julio 2011.
Ili estis akuzitaj pri «batoj kaj vundoj» kaj «arbitraciaj traserĉadoj» dum nokta operaco pri evakuado de lernejo. Aliloke en Ĝenovo aliaj alfrontiĝoj kontraŭstarigis policistojn kaj manifestaciantojn. Juna protestanto, Carlo Giuliani, 23-jara, estis murdita de karabenisto.
La morto de tiu manifestacianto estis finklasita afero de la justico itala en majo 2003. (NLE)