08/07/2012
http://www.youtube.com/watch?v=LRVQACwphgw&feature=relmfu
La konflikto de la ministoj hispanaj iĝas popolribelo. La 6an de julio, apud Oviedo, en Asturioj, novaj alfrontiĝoj kontraŭstarigis kolerajn ministojn kaj policistojn. Du civilgardiistoj estis vunditaj, brulitaj per eksplodoj de manfaritaj raketoj. La policistoj respondis per plorigaj gasoj.
« Ni ne intencas atentigi nin per tiuj kolizioj kun la polico, deklaris Maksimo Garcia, responsulo de la sindikato CCOO. Ni devas solvi la problemojn tiamaniere ke la atento ne estu fokusita en tiuj perfortaĵoj inter la ministoj kaj la polico ».
Dume, 200 ministoj daŭrigas la « nigran marŝon » direkte al Madrido. Ili devas atingi la ĉefurbon mardon vespere. Ĉiuj protestas kontraŭ la reduktado de publikaj helpoj kiuj rekte minacas la kvardekon da minejoj plu funkciantaj.
http://fr.euronews.com/2012/07/07/deux-policiers-blesses-dans-le-conflit-des-mineurs-espagnols/
http://madrid.tomalaplaza.net/2012/07/07/materiales-para-la-difusion-de-la-marcha-negra/
http://www.youtube.com/watch?v=B32NWY7xwjc&feature=player_embedded
http://www.youtube.com/watch?v=uBB7KCP0ETk&feature=player_embedded
http://www.youtube.com/watch?v=B9UfWEN4p_o&feature=player_embedded