18/11/2012
Video : http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=3vgp5QM8Rvo#!
La manifestacio de la kontraŭ-flughavenuloj arigis multajn homojn. 13.500 ĝis 40.000 personoj laŭ la informfontoj, ĉiuaĝe, el tuta Francio, venis ĉe « Notre-Dame-Des-Landes » por kontraŭstari la flughavenan projekton.
La ĉefministro kaj antaŭa urbestro de Nantes, kiu multe devontigis sin por tiu projekto, estis la unua celo de la manifestaciantoj.
Laŭ 5 kilometroj, la defilado vastiĝas de la vilaĝo de Notre-Dame-des-Landes ĝis kampo kaj arbaro, elektitaj kore de la zono por reinstali opoziciantojn post detruado fare de la polico, de trideko da okupaj domoj, dum la pasintaj semajnoj.
La « reokupado » de la lokoj, celo de la manifestacio, estis zorgeme organizita : ĉio necesa por konstrui « novajn vivlokojn » estis ŝarĝita sur remorkoj de traktoroj. La opoziciuloj efektivigis en la arbaro homĉenon en koto por pasigi de mano al mano ferladojn, tabulojn kaj plakaĵojn.
Amaskomunikiloj nedezirataj
Pluraj dekoj inter ili portis surŝultre tre pezajn lignajn platformojn kiuj utilos kiel planko. Tiam la muroj iom post iom stariĝas. Sed neniu foto aŭ video estas permesitaj, la amaskomunikiloj estas kelkfoje juĝitaj kiel komplicoj de la potenco.