Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 novembre 2012 7 18 /11 /novembre /2012 18:59

gaza_Videoj.jpg 18/11/2012 - Preskaŭ 80% el la Gaza-loĝantaro dependas de la humanitara helpo

De kvin jaroj, 1,6 milionoj da Palestinanoj el Gazao estas submetitaj al blokado trudita de la israela registaro pro sekurecaj kialoj, en malobservado de la internacia rajto. Tiu blokado estis decidita reage al la raketaj pafadoj de la armitaj grupoj el Gazao direkte al Israelo.

Laŭ la Internacia Komitato Ruĝa-Kruco, kiu havas kiel misio certigi superpartiece la aplikadon de la internacia humanitara helpo, "La tuta civila loĝantaro el Gazao estas punata pro agadoj pri kiuj ĝi tute ne estas respondeca. La landlima fermado parenciĝas al kolektiva puno trudita de Israelo, kiu kontraŭas la devigojn antaŭviditajn de la internacia humanitara helpo". 

La blokado ruinigis la gaza-ekonomion, malpliigis la movliberecon kaj ege malhelpis la aliron al la bazaj servoj kiujn la homoj bezonas. La kvazaŭ kompleta malpermeso importi certajn varojn, kiel konstruadaj materialoj, nur pligravigis la damaĝojn kaŭzitajn de la militista operaco lanĉita en 2009, nomita "Fandita plumbo", kiu detruadis milojn da loĝejoj, perturbis valorajn civilajn infrastrukturojn kaj okazigis morton de pli ol milo da civiluloj, el kiuj pli ol tri cent infanoj.

La blokado ankaŭ pligravigas la splitiĝon de la teritorio kaj malhelpas la ligilojn ekonomiajn, sociajn kaj politikajn inter Palestinanoj el Gazao kaj tiuj el Cisjordanio.     

La landlima pasejo de Rafaĥo, kiu apartigas Gazaon el Egiptio, estas parte malfermata, sed la israela blokado malhelpas la Palestinanojn el Gazao iri en Israelon aŭ en Cisjordanion por plenumi superajn studojn, trovi laborpostenon aŭ viziti ties familion. Plejparte el la pacientoj bezonantaj medicinan kuracadon specialigitan spertas ankaŭ rifuzon je aliro al malsanulejoj israelaj aŭ cisjordaniaj ; por akiri la traktadon kiun ili bezonas, ili do devas uzi irvojon pli multekostan kaj pli kompleksan por iri eksterlanden pasante tra Egiptio.   

Dum la kvin lastaj jaroj, la limigoj truditaj al la importadoj kaj eksportadoj difektis la ekonomion en Gazao. 34% el la Gaza-loĝantaro, el kiuj gejunuloj por duono, estas sen laboro. Ekde la komenco de la blokado en 2007, preskaŭ 30% el la gaza-entreprenoj fermis dum 15% maldungis 80% el ties personaro. Sen ajna ebleco certigi mongajnon por si, 80% el la Palestinanoj el Gazao ricevas hodiaŭ humanitaran helpon (plejparto nutraĵan helpon). Kelkaj ricevantoj de helpo estis entreprenaj proprietuloj antaŭ la blokadtrudo.      

Bilanco de la nuna situacio, kompare al la situacio antaŭ kvin jaroj, ja starigas malhelan spektaklon. Ĉiuj ĉefaj pilieroj de la Gaza-ekonomio, antaŭe prospera estis buĉita. La blokado ege malhelpas fiŝkaptadon, alvokiĝo je malnovaj radikoj.

pecheurs-gaza-240512.jpg

Dum la blokado, la surfacoj de alireblaj akvoj de la fiŝkaptistoj en tuta sekureco estis duondividita. La fiŝkaptistoj kiuj aŭdacas preteriri la limon de tri mil naŭtikaj mejloj devigitaj de la israelaj aŭtoritatoj riskas artileriaj pafadoj, arestadon, kaj vidi sian boaton konfiskitan. 

La fabrikado de mebloj, vestoj kaj teksaĵoj, eksportadaj kultivaĵoj, kultivado de legomoj kaj industrio de nutraĵa transformado estas hodiaŭ nur ombro de tio, kio ili estis antaŭe. Antaŭ la landlima fermado, ĉiuj tiuj sektoroj eksportadis averaĝe ekvivalenton al pli ol po 1.000 kamionojn da varoj monate. De la 14an de junio 2007, Israelo permesas nur 720 kamionojn transportantajn eksportadajn varojn eliri el Gazao, tio estas malpli ol dudekono de la volumo de eksportadaj varoj kiu forlasis la Gazan sektoron dum la jaro antaŭ la blokado.

fraises.jpg

http://www.oxfam.org/fr/emergencies/gaza

Manifestacio okazis antaŭ la ministerio pri defendo merkredon 14an de novembro, protestanta kontraŭ la murdo de Ahmed Jabarikaj kaj la komenco de la operaco « Defenda Piliero ». La manifestaciantoj protestis kontraŭ la neutilan buĉadon kaj petis dialogon inter Israelo kaj Hamaso. 

Video en la hebrea subtekstita en la angla :

 http://www.youtube.com/watch?v=vhUE2RZ6t1E&list=UUZARCDxAhgwiktLLOrjLuaA&index=2&feature=plcp

 

Komuna manifestacio de Israelanoj kaj Palestinanoj en Beit Jala (Cisjordanio) sabaton 17an de novembro por tuja ĉeso de bataloj en Gazao kaj Sud-Israelo.

Video en la hebrea :

 http://www.youtube.com/watch?v=btoPJPmH9BQ&list=UUZARCDxAhgwiktLLOrjLuaA&index=1&feature=plcp

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }