Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 novembre 2012 6 17 /11 /novembre /2012 22:00

Jordanio1 17/11/2012

En Jordanio, pliaj manifestacioj okazis ĉi-vendredon 16an de novembro kontraŭ altiĝoj de la energiprezoj en la lando. Kolektiĝoj kiuj rekte implikas la reĝon, Abdallah II. De mardo kaj pro anonco de la registaro pri altiĝo de la prezoj de petrolproduktaĵoj, la jordanianoj estas sur la stratoj. Nu, la Ŝtato subvencias la petrolproduktaĵojn por subteni aĉetpotencon. Ĉi-vendredon, oni aŭdis alvokojn al defalo de registraro kiu regas de nur apenaŭ unu monato, sed ankaŭ alvokon al foriro de la reĝo.

Tiu estas kiel tabuo rompiĝanta ĉar en Jordanio, oni neniam kritikas la reĝon. Sed ĉi-foje, Abdallah II estas komparata al Ali Baba, Ali Baba kiu ŝtelis la landon. Eblis aŭdi : « Abdallah reformu aŭ foriru! »

La manifestaciantoj el ĉiuj opinioj same komentas : se la Ŝtataj kasoj estas malplenaj, tio estas pro la koruptado.

Multaj novaj vizaĝoj aperis en tiujn manifestaciojn, apud politikaj aktivistoj kiuj stratpaŝadas de du jaroj, ĉiuvendrede.

Novuloj, iom perditaj, kiuj nur deziras esprimi sian maltrankvilon.

« La prezoj altiĝas senĉese kaj ni bezonas fuelon por hejti niajn hejmojn kaj ni ne kapablas pagi la fakturojn de tiuj, kiuj estas koruptitaj », krias juna manifestaciantino.

Jordanie.jpg

« Mia estonteco estas malhela. Mi diplomiĝis de tri monatoj kaj ne havas laboron, pludiras juna fraŭlo. Mi maltrankviliĝas. La reĝo devas lukti kontraŭ la koruptadon. Li devas ion fari. Ĉefe en la rondo kiu ĉirkaŭas lin. La popolo atendas! »

La opoziciaj partioj instigas al daŭrigado de manifestacioj. Kaj kelkaj alvokas al senlimtempa striko ekde dimanĉo.    

http://www.rfi.fr/moyen-orient/20121116-jordanie-milliers-personnes-rue-protester-contre-hausse-prix-energie-appels-de

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }