05/03/2022
Biodiverseco, nutrado, sano, ekonomio… Plia 1,5 grado da planeda varmiĝo kaŭzos gravajn damaĝojn en Afriko, opinias la ISKŜ, Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo en la dua ĉapitro de sia raporto.
Ili alvokas al financa konkretigo koncerne plurajn aranĝojn de adaptiĝo.
Afriko riskas ĝeneraligitan perdon de biodiverseco. Super 1,5 grado da planeda varmiĝo, duono el la specioj perdos 30% el sia nombro kaj siaj loĝlokoj. Super du gradoj, okazos certa perdo de 7% ĝis 18% el la specioj kaj 90% el la afrikaj koraloj.
Ĝis 90 milionoj da delokitoj en Afriko okaze de pliaj 2°C
Ankaŭ la homa nutrado estas minacita de la sekeco, pro la malaltiĝo de la rendimentoj ekzemple de la maizo. La reduktitaj kaptoj de fiŝoj en pli varma oceano, kaŭzos mankon de fero kaj vitaminoj por milionoj da loĝantoj de la kontinento.
Pli da malsanoj transmetitaj de la insektoj okazos, kiel paludismo. Super 1,5 grado da tutmonda varmiĝo, preskaŭ duon-miliardo da Afrikanoj malpli ol 5-jaraj kaj pli ol 60-jaraj estos submetita al ondo de varmo je pli ol 42 gradoj dum dek kvin sinsekvaj tagoj.
Ne forgesante la leviĝon de la marnivelo en la marbordaj urboj, kaj la inundojn, kiuj multobliĝos.
Ĉiuj ĉi perturboj estigos pliajn internajn migradojn en la kontinento, ĝis 90 milionoj da delokitoj, inter kiuj du trionoj en Okcidenta Afriko, se ni atingas 2,5 pliajn gradojn da temperaturo.
Necesaj adaptiĝoj
Necesos aranĝi barilojn kontraŭ la marbordaj erodoj, efektivigi servojn pri meteologia alarmo pli precizaj kaj pli lokalizitaj por helpi la loĝantojn kaj la aktivecojn, kaj protekti la arbarojn. La agrikulturistoj ne nur ĝeneraligu agroekologion, sed ankaŭ diversigu siajn aktivecojn por vivteni sin. Ĉiujn ĉi adaptiĝojn, la afrikaj Ŝtatoj devos plani, kaj financi.
La financado, substrekis la spertuloj de la ISKŜ, konsistigas la ĉefan bremson por la efektivigo de la projekto. La afrikaj ekonomioj perdos ĝis 20% da ekonomia kresko antaŭ la fino de la jarcento, se la tutmonda temperaturo altiĝos je du gradoj.
01/03/2022
La lasta raporto de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo estas « maparo pri la homa sufero »