Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 mars 2024 2 19 /03 /mars /2024 22:33
CRISTOBAL HERRERA-ULASHKEVICH/SHUTTERSTOCK

19/03/2024

Bildo: Dimanĉon, Kubanoj kolektiĝis en Miamo subtene al la manifestacioj en Kubo.

La mobilizado okazis pasintan dimanĉon 17an de marto, malgraŭ la malpermeso de manifestacio en Kubo. Ĝi estas la plej grava de post tiu de julio 2021. Interreto estis interrompita dum la tuta daŭro de la manifestacio.

Kolera homamaso manifestaciis pasintan dimanĉon 17an de marto sur la stratoj de Santiago de Kubo, dua urbo de la lando, situata oriente de la insulo. Cento da Kubanoj kolektiĝis sur la Carretera del Morro, ĉefa vojo de la urbo, por protesti kontraŭ manko de elektro kaj nutraĵoj. Kvankam la manifestacioj estas malpermesitaj, la loĝantoj de Bayamo kaj Holguín, du aliaj urboj oriente de la lando, ankaŭ surstratiĝis, raportas Havana Times.

« Ni havas nek nutraĵon, ne lakton por la infanoj. Oni trapasas la tutan tagon en mallumo. Ili interrompas la kurenton la tutan nokton, kaj reŝaltas ĝin nur je la 6a horo matene », konfidas tiel loĝantino de Santiago de Kubo al la ĵurnalo El País.

Tio estas signo de laceco fronte al tiu ekonomia krizo, kiu enplektiĝas, la manifestaciantoj skandis plurfoje « Corriente y comid » (« elektro kaj nutraĵo »), kaj ankaŭ « Patria y vida » (« Patrio kaj vivo »), kiel atestas video diskonigita de la mediato Cubanet.  Tio estas vera kontraŭeco de la fama slogano de la kastrisma reĝimo « Patria o muerte » (« patrio aŭ morto »), Patria y vida estas hodiaŭ himno por la opoziciantoj al la kuba registaro.

 

Plej grava mobilizado de post 2021

Multaj mediatoj komparas tiujn manifestaciojn kun tiuj de julio 2021, kiam miloj da Kubanoj jam manifestaciis por la samaj kialoj sur la insulo. El País eĉ malkaŝas, ke temas pri la plej grava mobilizado de post la precedenca ribelo. Ŝajnas, ke la registaro utiligis similajn metodojn por eviti etendiĝon al la tuta lando. Laŭ The Wall Street Journal efektive, la Kastrisma reĝimo intence malŝaltis telefonservojn kaj Interreton dum la manifestacio, same kiel ĝi faris en 2021.  

« La malaltiĝo de la Interreta trafiko daŭris ĉirkaŭ kvin horojn, kaj okazis dimanĉon post-tagmeze, samtempe ol la manifestacioj », mencias societo, kiu observas la retojn, pridemandita de usona mediato.

Sed male al la mobilizado de 2021, kiam pli ol 1 000 personoj estis arestitaj, la ĉi-dimanĉaj manifestacioj kviete disvolviĝis. « La perfortaj kaj misproporciaj alfrontiĝoj konstatitaj dum la manifestacioj de la 11a de julio 2021 ne okazis », analizis la Havana Times. Dubo tamen pluas pri la aresto de manifestaciantoj. Laŭ la opozicia retejo 14ymedio, se policistoj estis ekviditaj apud la manifestacioj, ĝis nun neniu konfirmis ilian intervenon.          

31/01/2023

La jaro 2022 finiĝis per pli ol 1 000 politikaj malliberuloj en la kubaj karceroj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/02/la-jaro-2022-finigis-per-pli-ol-1-000-politikaj-malliberuloj-en-la-kubaj-karceroj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }