12/03/2024
Gaza-sektoro mortas pro malsato. Nutraĵoj mankas terure en la palestina teritorio, ĉirkaŭblokita de Israelo. La infanoj estas la unuaj viktimoj de misnutrado, pli kaj pli da ili estas enhospitaligitaj. Komence de marto, skipo de la Monda Organizaĵo pri Sano konstatis surloke la morton de dek infanoj, pro misnutrado.
De kelkaj tagoj, Mahmud, lia edzino kaj iliaj gefiloj vivas en garaĝo. Ilia domo estis detruita jam antaŭ pluraj monatoj. Ili do trapasis la vintron ekstere, fuĝante la israelajn bombadojn. Gaza-urbo, Deir el-Balah, Rafaĥo, kaj fine Maghazi. « Iu kompatis nin, kaj akceptis nin en tiu garaĝo », diras la patro, tamen feliĉa, ĉar li sukcesis protekti siajn infanojn. Sed tamen necesas nutradi ilin.
« Nun la situacio estas simpla: se ni havas monon, ni manĝas. Male ni malsatmortas. Malsatego vere okazas. Laboro ne ekzistas. Mi estas modesta laboristo kaj neniam ŝparis monon. Mi ĉiam perlaboris monon tagon post tago, por nutradi miajn gefilojn. Kaj nun, mi almozpetas, por ke la homoj donu al mi panon », aldonas tiu patro. En la ĉielo, israelaj droneoj konstante superflugas Gaza-sektoron. Surtere, ankaŭ la teritorio estas kontrolita de la israela armeo. La kamionoj de humanitara helpo eniras kun malgrandegaj kvantoj, la bezonoj estas vastegaj. « Mia plejaĝa filino estas 6-jara. Mia knabo estas 4-jara kaj mia 3-jara malgranda knabo bezonas vindaĵojn. Li travivis la lastajn tri monatojn sen vindaĵoj. Li restas nude tagon kaj nokton, interne kaj ekstere. Antaŭe, paketo da vindaĵoj kostis 3 dolarojn, hodiaŭ ĝi kostas 50 dolarojn », li aldonas.
« La nutrada helpo disdonita en Gazao estas bagatela », bedaŭras la patro. « La disdonita porcio apenaŭ nutrus katon », eksplikas Mahmud.
09/03/2024
Naama Levi, forkaptita de la Hamaso
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/03/naama-levi.html
01/11/2023
Unuiĝintaj Nacioj kvalifikas Gazaon « tombejo por miloj da infanoj »
24/10/2023
KONTRAŬ LA TERORISMAJ KRIMOJ DE LA HAMASO - KONTRAŬ LA BLOKADO KAJ LA BOMBADOJ DE GAZAO