Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 janvier 2024 3 31 /01 /janvier /2024 21:19
AP - Mohammad Zaatari

31/01/2024

De 1948, Libano akceptas centojn da miloj da rifuĝintoj dispartigitaj en dek du kampadejojn sur la tuta teritorio. Ĉirkaŭ 490 000 personoj estas enskribitaj en la registroj de la Agentejo de la Unuiĝintaj Nacioj por la Palestinaj Rifuĝintoj, la UNRWA, sed la reala nombro ŝajne estas malsupera, ĉar la mortoj kaj la definitivaj foriroj eksterlanden ne estas menciitaj. La UN-agentejo taksas ilian nombron ĝis 250 000, al kio aldoniĝas pli ol 30 000 Palestinanoj, kiuj fuĝis Sirion. En Libano, pli ol en la aliaj akceptaj landoj, vasta plimulto da palestinaj rifuĝintoj dependas de la NRWA por vivteni sin.

Tiun apartan situacion kaŭzas leĝoj protektismaj, eĉ diskriminaciaj, adoptitaj de la libanaj aŭtoritatoj koncerne dungadon. Dum pli ol sep jardekoj, la labormerkato estis tute fermita al la palestinaj rifuĝintoj, 70 metioj estis malpermesitaj al ili. Tiujn aranĝojn kaŭzis obsedo de definitiva instalado de Palestinanoj, plejparte islamanoj, en lando, kie la konfesiaj ekvilibroj estas preskaŭ obsedo.

La limigoj devigataj al la Palestinanoj koncerne la dungadon estis tamen malpezigitaj en 2021. La ministro pri la Laboro publikigis ĉi-jare dekreton permesantan al la Palestinanoj labori en profesioj organizitaj en sindikato, kiel medicino, juro, inĝenierarto kaj la laborpostenoj ligitaj al turismo.

Sed plejparte de la profesiaj ordenoj ne ankoraŭ modifis siajn statusojn por akcepti ne-Libananojn. Krom tio, la decido de la ministro ne estis transformita en leĝon, kio signifas ke la laboro de la Palestinanoj estas daŭre malstabila.

 

La UNRWA kontentigas gravan parton de la vivnecesaj bezonoj

Tiuj drastaj aranĝoj klarigas la altan nivelon de senlaboreco kaj la procenton de malriĉeco, kiu atingas 80% ĉe la palestinaj rifuĝintoj. La UNRWA do kontentigas gravan parton de vivnecesaj bezonoj de tiu loĝantaro, interalie koncerne edukadon, sanon kaj lukton kontraŭ malriĉeco.      

UNRWA operacas en 27 medicinaj centroj, kiuj provizas preskaŭ milionon da konsultoj jare.

La UN-agentejo administras ankaŭ 64 lernejojn, kiuj akceptas 40 000 lernejanojn de la kvara generacio de rifuĝintoj.  La UNRWA provizas ankaŭ monhelpon de pluraj dekoj da milionoj da dolaroj, kaj okupiĝas pri la konservado kaj restarigo de kelkaj infrastrukturoj en la kampadejoj, kiel stratetoj kaj akvo-provizado.  

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }