Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 mars 2024 5 01 /03 /mars /2024 22:11
AFP

01/02/2024

Tri jarojn post la puĉo, kiu instalis militan ĥunton ĉe la potenco, la situacio en Birmo estas « senfina koŝmaro » por la loĝantaro, deklaris vendredon 1an de marto, Volker Türk, la alta komisaro de UN pri Homaj rajtoj.

Tri jarojn post la puĉo, la ĥunto de la generalo Min Aung Hlaing, nun regas Birmon. Li subpremas ĉian disidentecon per « neeltenebla krueleco » kaj en plena nepuniteco, akuzis Volker Türk. Li alvokis la Konsilion pri Homaj rajtoj de UN agadi, kaj la landoj el tuta mondo malhelpi novajn abomenindaĵojn. 

« La situacio koncerne la homajn rajtojn en Birmo fariĝis senfina koŝmaro, for de la monda politiko », li deklaris, dum la Konsilio diskutis pri tiu lando.

 

« Pli kaj pli perforta »

Tiu « armita konflikto estas pli kaj perforta kaj etendiĝas al preskaŭ tuteco de la lando. Tiu tri jarojn sub regado de la armeo trudis kaj plu trudas neelteneblajn nivelojn de suferoj kaj kruelaĵoj por la loĝantoj de Birmo », li aldonis. La ĥunto subpremas ĉian opozicion « per plena ekscesa potenco », dum la ekonomia situacio konstante malpliboniĝas, li ankaŭ substrekis. 

La ĥunto ekregis en februaro 2021 per puĉo, kiu elpelis la registaron demokratie elektitan de Aung San Suu Kyi. Tio metis finon al parentezo de dek jaroj da demokratia eksperimento, kaj plonĝis la landon en perforto. Krom la por-demokratiaj aktivuloj, la ĥunto batalas ankaŭ kontraŭ pluraj etnaj armitaj grupoj.

 

La perfortoj intensiĝas

Laŭ kredindaj informfontoj, pli ol 4 600 civiluloj, inter kiuj pli ol mil virinoj kaj infanoj, estis mortigitaj fare de la armeo de post februaro 2021, notis S-ro Türk. Li aldonis, ke « la reala bilanco tre verŝajne estas pli alta ». Ankaŭ laŭ tiuj informfontoj, ĉirkaŭ 400 civiluloj, inter kiuj 113 virinoj estis jen bruligitaj vivante, jen bruligitaj post ekzekuto.    

La perforto intensiĝis de post oktobro 2023, kiam etnaj armitaj grupoj lanĉis serion de kunordigitaj atakoj, al kiu la armeo kruele respondis. Ĝi ne hezitis bombadi vilaĝojn kaj urbojn. « De tri jaroj, homoj en Birmo ĉion oferis por konservi esperon de pli bona estonto », ankaŭ deklaris S-ro Türk. « Ili bezonas subtenon de la tuta internacia komunumo ».               

13/04/2023

Birmo: masakro fare de la armeo estigas indignon de la internacia komunumo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/04/birmo-masakro-fare-de-la-armeo-estigas-indignon-de-la-internacia-komunumo.html

22/02/2022

Birmo : Rusio, Ĉinio kaj Serbio plu provizas armilojn al la ĥunto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/02/birmo-rusio-cinio-kaj-serbio-plu-provizas-armilojn-al-la-hunto.html

16/03/2021

Birmo : «Almenaŭ 138 pacaj manifestaciantoj» estis mortigitaj de post la puĉo, laŭ Unuiĝintaj Nacioj (UN)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/03/birmo-almenau-138-pacaj-manifestaciantoj-estis-mortigitaj-de-post-la-puco-lau-unuigintaj-nacioj-un.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }