Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 août 2023 7 27 /08 /août /2023 21:15
Maksim Butkeviĉ, liberecano, kontraŭ-militisto, volontulo, militprizonulo

27/08/2023

La apelacia aŭdienco, kiu okazis mardon 22an de aŭgusto ĉe tribunalo de Moskvo konfirmis la punon de 13 jaroj da enkarcerigo kontraŭ Maksim Butkeviĉ, ukraina defendanto de Homaj rajtoj. Tio konsistigas gravan juĝeraron, deklaris Internacia Amnestio mardon 22an de aŭgusto.

La decido enkarcerigi Maksim Butkeviĉ dum 13 jaroj estis decidita de la laŭdirita Ĉefkortumo de Luhansko, ukraina urbo okupaciata de Rusio pro krimo, kies pruvaj elementoj montris, ke li ne povis plenumi ĝin.

« Tribunalo de Moskvo konfirmis la decidon prenitan dum enscenigo de proceso sekrete okazinta kontraŭ la akuzito, kiu havis nur limigitajn kontaktojn kun la ekstera mondo, inkluzive de lia advokato, kaj kiu estis trudita akuzi sin mem en video pri krimo, kiun Maksim Butkeviĉ tutsimple ne povis plenumi », deklaris Denis Krivoŝeev, ĝenerala kun-direktoro de la esplorprogramo por Orienta Eŭropo kaj Centra Azio ĉe Internacia Amnestio.

Antaŭ la milito en Ukrainio, Maksim Butkeviĉ prizorgis ukrainan NeRegistaran Organizaĵon, kiu helpis la rifuĝintojn trovi protekton en Ukrainio. Post la plena invado de Ukrainio fare de Rusio, Maksim Butkeviĉ memvole engaĝiĝis en la ukrainaj armeaj fortoj, kaj estis nomumita ĉekape de plotono. Lia trupunuo estis poste kaptita sur la frontlinio fare de la rusiaj fortoj.    

« De post lia kaptado, Maksim Butkeviĉ estis ege misfamigita fare de la rusiaj mediatoj kaj de la rusiaj aŭtoritatoj en Moskvo kaj priskribita kiel malbonulo, kiu intencus mortigi civilulojn. Senigi memvole Maksim Butkeviĉ, kiel militprizonulon je rajto al justa proceso konsistigas en si mem militkrimon.            

« La enscenigo de proceso kontraŭ Maksim Butkeviĉ kaj la mistraktado, kiun li suferas de post lia enkarcerigo konsistigas reprezaliojn de Rusio kontraŭ civita aktivismo kaj plej grava laboro favore al Homaj rajtoj, same kiel la decido de la apelacia aŭdienco, kiu devintus nuligi la kondamnon je 13 jaroj da malliberejo kaj ordoni lian liberigon.    

« Malobserve al la internacia humanitara juro, Rusio ĉiam rifuzas al la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco liberan kaj ripetitan aliron al ĉiuj militprizonuloj, spite ĝiajn proprajn persistajn petojn kaj tiujn de Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj koncernataj roluloj. Ĝi intence senigas la ukrainajn militprizonulojn je ilia rajto al justa kaj regula proceso, kio konsistigas militkrimon, kaj la kulpintoj devos pravigi sin.

« Rusio tute respektu la internacian juron, kiu regas la okupacion. Ĝi tuj metu finon al sia milito aŭ sia agreso kontraŭ Ukrainio. Por ĉiuj viktimoj de ĉiuj krimoj de internacia juro plenumintaj fare de siaj fortoj en Ukrainio, Rusio provizos totalan kaj taŭgan reparacion.

 

Kunteksto

La familio, la amikoj kaj la kolegoj de Maksim Butkeviĉ kondukis kampanjon favore al lia liberigo kaj justico. Same kiel granda plimulto de la ukrainaj militprizonuloj detenitaj de la rusiaj fortoj kaj de ties komisiitoj, Maksim Butkeviĉ havis nur limigitajn kontaktojn kun la ekstera mondo. Ĉio instigas kredi, ke same kiel multaj aliaj ukrainaj militprizonuloj detenitaj de Rusio, li estis submetita al torturo kaj aliaj mistraktadoj, kies detaloj estas prezentitaj en la deklaracio « Ukrainio: Reprezalioj de Rusio kontraŭ eminenta ukraina defendanto de Homaj rajtoj, kiu kuniĝis kun la ukrainaj armeaj fortoj ».

Internacia Amnestio kolektas informojn pri la militkrimoj kaj aliaj malobservadoj pri internacia humanitara juro de post la komenco de la amasa invado de Ukrainio fare de Rusio. Ĉiuj dokumentoj ĝis nun publikigitaj de Internacia Amnestio konsulteblas ĉi tie.    

https://www.amnesty.org/en/latest/news/2023/08/ukraine-russian-court-upholds-13-year-sentence-against-ukrainian-human-rights-defender-maksym-butkevych/

https://www.youtube.com/watch?v=cSu5DoOGYYo

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }