/image%2F0553642%2F20230828%2Fob_5d9182_f4cve5vxaai9vz6.jpg)
28/08/2023
Bildo: La Siria kaj Ukraina popoloj suferas pro la samaj murdistoj - Suŭajda 26/08/2023
Tiujn lastajn horojn, la registaro amase deplojadis siajn sekurecajn fortojn en pluraj urboj proksime de la siria ĉefurbo. La reĝimo timas kontaĝon de la popola kolero kontraŭ detrua ekonomia krizo, kaj kontraŭ la politika potenco.
En Sirio, la ondo de protesto kontraŭ la reĝimo de Baŝar Al-Asad en la regionoj kontrolataj de Damasko, suda parto de la lando, post la decido de la potenco interrompi la subvenciojn pri benzino, komencas sian duan semajnon.
En la druza regiono de Suŭajda, kore de tiu sufiĉe senprecedenca movado de post la rekonkero de Asad kaj la subpremo de la ribelo, la manifestacioj daŭris « kun pli granda nombro de partoprenantoj », skribas la panaraba ĵurnalo Asharq Al-Awsat, kiu elvokas « eskaladon » kaj diversigon de la postuloj.
Post postulo al plibonigo de siaj vivkondiĉoj, poste renverso de la reĝimo, pasintan dimanĉon 27an de aŭgusto la manifestaciantoj esprimis sian opozicion al la ekonomiaj akordoj subskribitaj de la potenco kun siaj aliancanoj, nome Irano kaj Rusio, kiu kontrolas grandan parton de la siriaj infrastrukturoj, raportas la ĵurnalo.
Similaj kolektiĝoj estis organizitaj ankaŭ en la regiono Deraa, ĉefa loko de la ribelo kontraŭ Asad en 2011, kaj ankaŭ en Alepo (nordo) kaj Dejr Alzoro (Oriento)
La reĝimo estas « en alarma sekureca stato ĉirkaŭ Damasko […] por eviti plivastigon » de la kolera movado, raportas Asharq Al-Awsat.
« Malamikaj flugfolioj »
Tiujn lastajn horojn en Ĝaramana, apuda urbo de Damasko, « agentoj de la milita sekureco estis multnombre deplojitaj pro timo de manifestacioj kontraŭ la reĝimo», skribas la panaraba ĵurnalo.
Tiu urbo, kie vivas granda druza komunumo, kiuj « havas familiajn kaj sociajn ligilojn » kun Suŭajda, jam estis scenejo tiujn lastajn monatojn de manifestacioj kontraŭ la difektado de la ekonomia situacio.
Pli ĝenerale, la "Siria Observejo pri Homaj Rajtoj" (SOHR) notis « gravajn moviĝojn de la reĝimaj fortoj en ĉiuj zonoj, kiujn ĝi regas ». Tiel, militaj helpotrupoj estis deplojitaj en Zakija, tridek kilometrojn sud-okcidente de Damasko, kaj armea kontrolejo estis starigita ĉe la enirejo de la apuda urbo Al-Tajba « antaŭvide al manifestacioj kontraŭ la reĝimo ».
Tiu timo estas pligravigita pro la cirkulado de « flugfolioj malamikaj » kontraŭ la potenco en Artuz, malpli ol 20 kilometrojn sud-okcidente de Damasko, kaj ankaŭ kore de la ĉefurbo, interalie en la kvartalo Baramke, laŭ la SOHR.
/image%2F0553642%2F20230828%2Fob_2baa6b_kronologio.jpg)
01/01/2017
1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html