Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 août 2023 6 26 /08 /août /2023 21:46
Paula Bronstein

26/08/2023

La 25an de aŭgusto, la birma armeo lanĉis en la Ŝtato Raĥin kampanjon de sangoplena represio – masakroj, seksperfortoj, krimaj incendioj… - kontraŭ la Islama Rohinĝa malplimulto, trudante al ekzilo preskaŭ 750 000 personojn al apuda Bangladeŝo. La operaco komenciĝis post la atako de tri limpasejoj fare de armita grupo, la Arsa, kvalifikita teroristo fare de la birma registaro. Ses jarojn poste, la Rohinĝoj plu estas senigitaj je justeco kaj libereco.

Nun, preskaŭ miliono da Rohinĝaj rifuĝintoj amasiĝas en nesalubraj kampadejoj sude de Bangladeŝo. La kampadejo de Kutupalong estas konsiderata de Unuiĝintaj Nacioj kiel la plej vasta kaj dense loĝata en la mondo. La pejzaĝon konsistigas vastegaj ladurboj, subĉiela malliberejo, kie vivkondiĉoj senĉese difektiĝas.

Suferante financajn deficitojn, la Monda Nutraĵa Programo reduktis la nutraĵporciojn de 12 ĝis 10 poste 8 dolaroj, nome po 27 centimoj da dolaroj tage, limigante draste la bazajn nutraĵojn kaj la trinkeblan akvon. La procezo pri repatriigo stagnas pro manko de reala volo de Nepjido kaj la interna milito, kiu furiozas en la lando.

La nombro de Rohinĝoj restintaj en Birmo estas taksita ĝis 600 000. La senpatria malplimulto plu estas diskriminaciata kaj senigita je siaj fundamentaj rajtoj.

Flanke de Justico, la proceduro daŭras kaj sendube estos longa. Antaŭ pli ol jaro, la Internacia Kortumo de Justico deklaris sin kompetenta por juĝi akuzon de genocido kontraŭ Birmo.

« Ni laboru kun la internacia komunumo kaj la Bangladeŝa registaro por levi kelkajn el la limigoj, kiuj ebligus al la rifuĝintoj perlabori monon kaj vivteni sin dece » - Shaheen Chugthai, direktoro de la NeRegistara Organizaĵo « Save the Children en Bangladeŝo »       

23/07/2022

« Genocido » de la Rohinĝoj : la Internacia Kortumo de Justico sin deklaras kompetenta

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/07/genocido-de-la-rohingoj-la-internacia-kortumo-de-justico-sin-deklaras-kompetenta.html

06/03/2023

Bangladeŝo: nova incendio detruas la plej grandan rifuĝkampon en la mondo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/03/bangladeso-nova-incendio-detruas-la-plej-grandan-rifugkampon-en-la-mondo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }