23/07/2023
Dekoj da Miloj da personoj paŝadis en la tuta lando, 150 kolektiĝoj kontraŭ la reformo okazis en la vespero.
Pluraj dekoj da miloj da manifestaciantoj alvenis en Jerusalemo sabaton post-tagmeze, post manifestacio sub ekstrema varmo kaj estigo de gravaj trafikŝtopoj sur la aŭtovojoj de la lando. Tio kaŭzis deplojadon de policistoj.
La manifestaciantoj blokis la aŭtovojon 1, kiu interligas Jerusalemon al Tel-Avivo, dum ili direktiĝis al la Kneset, kie ili starigis tendaron.
Dimanĉon, la deputitoj voĉdonos pri leĝprojekto celante nuligi la eblecon por la justico juĝi pri la « saĝa karaktero » de la registaraj decidoj.
La debatoj pri tiu leĝo komenciĝos dimanĉon tagmeze en la Kneset kaj la voĉdono en 2a kaj 3a legado ŝajne okazos lundon.
Pluraj politikaj respondeculoj partoprenis la marŝadon, inter kiuj la ĉefo de la opozicio, Jair Lapid.
Tiu sabato markas la kvinan sinsekvan tagon de manifestacioj kontraŭ la juĝa reformo promociita de la registaro.
Laŭlonge de la aŭtovojo, veturiloj parkitaj flanken estis transformitaj en hidratigajn staciojn kaj improvizitajn manĝejojn por subteni tiujn, kiuj paŝadis en ondo de ekstrema varmo.
Svingante kolorajn afiŝtabulojn, sur kiuj estis legeble « demokratio », tiuj budoj ebligis al la manifestaciantoj subteni sin reciproke.
Dum la kvin lastaj tagoj, ankaŭ entreprenoj kaj individuoj venis oferti sian kontribuon.
Komence de la vespero, dekoj da miloj da aliaj manifestaciantoj, kiuj kontraŭas la juĝan reformon kolektiĝis sur la strato Kapla en Tel-Avivo.
Dum tiu marŝado atingis Jerusalemon, manifestacioj de miloj da personoj ankaŭ komenciĝis en Ĥajfo, Ramat HaŜaron kaj Nes Ciona.
Sume, 150 kolektiĝoj kontraŭ la juĝa reformo okazis en la vespero en movado, kio estas la 29a semajno da manifestacioj kontraŭ la leĝa reformo promociita de la registaro de Benjamin Netanjahu.
28/03/2023
Manifestacioj en Israelo: « Ni plu batalos », avertas la opoziciuloj kontraŭ la reformo pri justico