Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 juillet 2023 5 21 /07 /juillet /2023 21:29
BEN BIRCHALL / PRESS ASSOCIATION IMAGES / MAXPPP

21/07/2023

La brita registaro instalis barĝon en la haveno de Portland sude de Unuiĝinta Reĝlando. Alveninta du tagojn antaŭe, « Bibby Stockholm » estos uzata kiel loĝejo por 500 migrantoj dum la ekzameno de ilia azilpeto, kaj ŝajne funkcios dum 18 monatoj. Tamen, tiu iniciativo dividas la landon. Kelkaj elvokas flosantan hotelon, aliaj parolas pri prizonŝipo.

La celo estas lukti kontraŭ neleĝa migrado. « Bibby Stockholm » havas kiel celojn redukti la kostojn kaj malpersvadi trapason de la Maniko.    

Tio almenaŭ estas la opinio de la aŭtoritatoj: « Ili estu loĝigataj ie en loko. Tio estas la devo de tiu lando. Ni engaĝiĝis tion fari. Pro tio ni trovu lokon en la hoteloj kaj eĉ barĝon proksime de Portlando. Sed tio ne estas daŭra kaj longtempa solvo al la problemo, nome haltigi la ŝipojn kaj la ŝakristojn », eksplikas Andrew Bowie, brita ministro pri Energio.    

Male, la asocioj pri Homaj rajtoj malsamopinias, kaj parolas pri projekto, kiu tute ne provizas « respekton, dignecon kaj subtenon », merititajn de la azilpetantoj.

Riŝi Sunak, la brita Ĉefministro, jam anoncis pasintan decembron, ke li deziras redukti ĝis duono la fakturon pri loĝigo de la azilpetantoj. « Bibby Stockholm » estas laŭ li la solvo por ŝpari monon kaj redukti la premon suferitan de la hoteloj.

Efektive, loĝigi migrantojn en hoteloj kostas po 2,6 miliardojn jare. La Ĉefministro antaŭvidas ankaŭ forpeladi al Ruando la personojn alvenintajn kontraŭleĝe sur la teritorio. Pasintan jaron, rekorda nombro de migrantoj (pli ol 45 000) atingis la britajn marbordojn trapasante la Manikon per boatoj.   

19/12/2022

Unuiĝinta Reĝlando: la justico juĝas « laŭleĝa » la projekton elpeli azilpetantojn al Ruando

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/12/unuiginta-reglando-la-justico-jugas-laulega-la-projekton-elpeli-azilpetantojn-al-ruando.html

26/11/2021

En Kalezo kaj Londono : « Stop la mortintojn » skandas la manifestaciantoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/11/en-kalezo-kaj-londono-stop-la-mortintojn-skandas-la-manifestaciantoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }