Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 mai 2023 3 03 /05 /mai /2023 14:48
EMMANUELE CONTINI / NURPHOTO

03/04/2023

La organizaĵo pri defendo de Homaj rajtoj publikigas novan raporton, kiu denuncas la uzadon de teknologioj de vizaĝrekono fare de Israelo por plifortigi sian kontrolon de la Palestinanoj.  

« Ni frontas sistemon de amasa superrigardo kaj kontrolo de la palestina loĝantaro », denuncas mardon 2an de majo en la retejo de franceinfo Jean-Claude Samouiller, prezidento de Internacia Amnestio, kiu en nova raporto denuncas la uzadon de teknologioj de vizaĝrekono fare de Israelo por plifortigi sian kontrolon de la Palestinanoj.   

Internacia Amnestio malkaŝas interalie, ke tiuj teknologioj estas uzataj en Orienta Jeruzalemo kaj Hebrono, kie israelaj kolonianoj vivas meze de la palestina loĝantaro. Laŭ la prezidento de la NRO, la sistemo de vizaĝrekono nomita « Red Wolf », ruĝa lupo, konsistigas « gravan limigon de la moviĝebleco kaj malobservadon de la rajto al privata vivo ».

 

franceinfo: Vi ĵus publikigis raporton pri uzado de sistemo de vizaĝrekono por superrigardi kaj kontroli la palestinan loĝantaron. Kiel funkcias tiu ilo ?

Jean-Claude Samouiller: Ni frontas sistemon de amasa superrigardo kaj kontrolo de la palestina loĝantaro. Ni dokumentis en Hebrono kaj Orienta Jerusalemo, kie la personoj estas fotitaj, enlistigitaj, surslipigitaj ĉiufoje kiam ili trapasas kontrolejon. Ĉio ĉi estas ligita al grandega datumbazo, nomita « Wolf Pack ». La celo estas kontroli la palestinan loĝantaron kaj estas parto de apartisma sistemo.

 

« Tio metas la palestinan loĝantaron sub premo. La Palestinanoj ne plu aŭdacas promeni, kelkfoje eĉ estas malhelpataj fari siajn aĉetaĵojn, eliri el siaj hejmoj. » - Jean-Claude Samouiller, prezidento de Internacia Amnestio-Francio

 

Ĉu esti enlistigitaj, fotitaj fare de tiu sistemo de vizaĝrekono estas minaco por la rajtoj de la Palestinanoj ?

En Hebrono ekzemple, kiam ili trapasas la kontrolejon kaj ne estas enslipigitaj, ili ne povas eliri el sia kvartalo, ne povas fari siajn aĉetaĵojn, iri al la laboro, ne povas ricevi kuracon. Tiu estas grava limigo de ilia moviĝebleco kaj malobservado pri rajto al privata vivo. Tio estas limigo de ilia esprimlibereco, rajto al manifestacio kaj asociiĝo.

 

Kiaj estus la protektoj, kiuj povus ekzisti koncerne la uzadon de tiu sistemo de vizaĝrekono ?

Ni petas forigon kaj haltigon de tiu cifereca teknologio. Internacia Amnestio denuncas tiun nunan situacion en Israelo kaj en la okupaciataj palestinaj teritorioj, sed denuncis ĝin ankaŭ en Usono, Barato kaj Ĉinio, interalie en Ŝjinĝjiango, kun la Ujguraj loĝantoj. 

Ni petas absolutan malpermeson de ĉiuj sistemoj de vizaĝrekono, kiuj estas sistemoj de amasa superrigardo kaj en si mem, malobservadas Homajn rajtojn. 

04/02/2022

La israela politiko kontraŭ la palestinanoj estas kvalifikita « apartismo » fare de Internacia Amnestio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/02/la-israela-politiko-kontrau-la-palestinanoj-estas-kvalifikita-apartismo-fare-de-internacia-amnestio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }