Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 mai 2023 1 01 /05 /mai /2023 21:41
IAN LANGSDON / AFP

01/05/2023

La konsilio pri Homaj rajtoj de UN atente ekzamenis la situacion pri Homaj rajtoj en Francio. Ĉiuj Ŝtatmembroj de UN regule submetiĝas al tiu proceduro.    

Atakoj kontraŭ la migrantoj, rasa identigado, policaj perfortoj… Francio estas celata de la kritikoj de UN, kiu ekzamenis la situacion pri Homaj rajtoj en la lando, la 1-an de majo. La konsilio pri Homaj rajtoj de UN atente ekzamenis dum pli ol tri horoj la situacion pri Homaj rajtoj en Francio, proceduro al kio submetiĝas ĉiuj Ŝtatmembroj de UN.

Multaj landoj, inter kiuj Usono kaj Tunizio, alvokis Francion, ke ĝi altigu siajn penojn por lukti kontraŭ la perfortoj kaj la rasaj diskriminacioj.

« Ni rekomendas al Francio, ke ĝi intensigu siajn penojn por lukti kontraŭ la krimoj kaj la minacoj de perfortoj, motivitaj de religia malamo kiel antisemitismo kaj kontraŭ-islama malamo », deklaris la usona reprezentantino, Kelly Billingsley.

 

« Kreskado de rasismo »

« Ekzistas kreskado de rasismo kaj ksenofobio », akuzis la ĉina reprezentanto, kiu petis de Francio, ke ĝi ĉesigu « adopti aranĝojn, kiuj malobservas la rajtojn de la migrantoj ». Brazilo kaj Japanio kritikis « la rasan identigadon fare de la sekurecaj fortoj », dum Suda Afriko alvokis la francajn aŭtoritatojn, « ke ĝi adoptu aranĝojn por garantii senpartiecajn enketojn fare de eksterpolicaj organoj okaze de rasismaj incidentoj, kiuj implikas policistojn ».

Ankaŭ Rusio, Venezuelo kaj Irano tri landoj, kies gravaj malobservadoj pri Homaj rajtoj estas regule kondamnitaj de UN kaj de la NROj, aparte elektis kritiki la policajn perfortojn.

 

La franca delegacio provas sin defendi

En Francio mem, la kritikoj multobliĝis kontraŭ la uzado de forto, juĝata ekscesa tiujn lastajn monatojn kontraŭ la manifestacioj, kiuj kontraŭas la pensian reformon. Dum la respondo de la franca delegacio, Sabrine Balim, juĝa konsilistino de la ministrejo pri Internaj aferoj asertis, ke « la uzado de forto estas strikte enkadrigita, kontrolata kaj okaze de delikto, estas punata ».        

Krome, ŝi memorigis, ke la policistoj estas devigitaj surhavi individuan identigitan numeron « cele al certigi la videblecon kaj sekvadon de iliaj agadoj ».

Tiu devigo ne estas ĉiam respektata kaj la franca ministro pri Internaj aferoj, Gérard Darmanin postulis, ke ĝi estu surhavata « en ĉiaj cirkonstancoj ».

26/03/2023

Francio: Internacia Amnestio alarmas « pri ekscesa uzado de forto kaj arbitraj arestoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/03/francio-internacia-amnestio-alarmas-pri-ekscesa-uzado-de-forto-kaj-arbitraj-arestoj.html

02/06/2019

Francio: Manifestacio en Parizo de la « kripluloj por ekzemplo »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/06/francio-manifestacio-en-parizo-de-la-kripluloj-por-ekzemplo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }