Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 avril 2023 7 23 /04 /avril /2023 10:39
La laŭreato Evgenij Maloletka. AFP/ANP/Ramon van FLYMEN

23/04/2023

Vundita per la bombado de akuŝejo de Mariupolo, graveda virino estas evakuita sur brankardo. La bildo, kiu malkaŝas « la murdon de la estontaj generacioj da Ukrainoj », gajnis la unuan premion de la World Press Photo.

Nek la patrino, nek la bebo, fine postvivis. Palpante sian rondforman ventron, dum ŝi estis evakuita vundite el la detruita akuŝejo de Mariupolo, Irina Kalinina, kun pala vizaĝo, baraktas. La bildo, kiu malkaŝas « la murdon de la estontaj generacioj da Ukrainoj », gajnis pasintan ĵaŭdon la unuan premion de la "World Press Photo".

« Miron », kies nomo venas de la vorto « paco », mortis je sia naskiĝo post la rusia aerfrapo, preskaŭ du semajnojn post la komenciĝo de la invado de Ukrainio. Horduonon pli poste, ĝia patrino, aĝa je apenaŭ 32 jaroj, mortis siaflanke. La bildo fotita de Evgenij Maloletka de Associated Press (AP)  « kaptas la absurdecon kaj la hororon de la milito », deklaris la ĵurio de la plej prestiĝa konkurso de fotoĵurnalismo.

 

« Ja tiu ĉi bildo mi volas forgesi »

Tiu Ukraino estis unu el la maloftaj fotistoj, kiuj dokumentis la sieĝon. Li rakontas, ke li kondukis ĝis la malsanulejo tuj post kiam pafaĵo trafis lin. Tiam li vidis memvolajn sukuristojn transporti virinon sur brankardo. « Ja tiu ĉi bildo mi volas forgesi, sed mi ne sukcesas », rakontis Evgenij Maloletka en video enretigita en la retejo de la World Press Photo.  

« Mi esperas, ke nia laboro iel helpos la homojn kompreni. Eble, ĝi estos utiligita en afero kontraŭ la rusiaj militkrimoj », li aldonis. Kiel simbolo de la ukraina rezistado, la havenurbo Mariupolo, sud-oriente de Ukrainio, estis sieĝata dum pluraj semajnoj fare de la rusiaj fortoj, komence de la invado.

La bombado kontraŭ la malsanulejo la 9an de marto 2022, kiu okazigis tri mortintojn kaj ĉirkaŭ 17 vunditojn, tuj estigis kondamnojn en la tuta mondo. Mariupolo fine estis venkita en majo 2022 post furioza rezistado. Laŭ Kijivo, ĝi estis detruita ĝis 90% kaj almenaŭ 20 000 personoj mortis. Eŭropa Unio kvalifikis ĝian sieĝon « gravega militkrimo ».

Fotoj ekspoziciataj en la tuta mondo

La "World Press Photo" aliparte rekompencis per la premio « Historio de la jaro » la « Premion pri Paco en Afganio », serion de naŭ fotoj de Mads Nissen, rekompencita en 2021 pro la foto de brakumo dum la pandemio de Kovim.

La premio de la projekto « Longa tempo » estis premiita al la armenia fotistino Anush Babajanyan, kiu diskonigis la efikojn de la malbona administracio de la akvo, post la fino de Sovetunio en Kazaĥio, Uzbekio, Kirgizio, kaj Taĝikio, pligravigita de la klimata krizo.

Koncerne la egiptano Mohamed Mahdy, li estis rekompencita pro siaj bildoj pri malaperanta vilaĝo de fiŝkaptistoj.

 

La laboro de la fotistoj estos ekspoziciataj ekde la 22a de aprilo en Amsterdamo, kie sidas la fondaĵo, antaŭ ol esti montrata en la tuta mondo.

09/03/2022

Milito en Ukrainio: pediatria malsanulejo de Mariupolo estis bombadita

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/milito-en-ukrainio-pediatria-malsanulo-de-mariupolo-estis-bombadita.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }