13/04/2023
En Birmo, la armeo kulpas pri aparte mortiga atako kontraŭ ribela vilaĝo. La soldatoj pafis kontraŭ la loĝantaro, kelkfoje el la ĉielo, mortigante civilulojn. La provizora bilanco mencias almenaŭ 100 mortintojn kaj dekojn da vunditoj. Unuiĝintaj Nacioj sin deklaris « hororigita ».
Konsternitaj civiluloj filmas la ruinaĵojn de sia vilaĝo Pazi Gyi. Ili ĵus suferis aeratakon, kaj senvivaj korpoj kuŝas surgrunde. Pluraj dekoj da personoj mortis post la pasado de militaj helikopteroj. Kelkaj viktimoj estas infanoj.
La reganta ĥunto pravigas la sturmon. Laŭ la militistoj, kunveno de armitaj opoziciuloj okazis en la vilaĝo. La mortiga frapo celis la ribelan regionon Kanbalu.
La loĝantaro fuĝas al Tajlando
Eŭropo, Unuiĝintaj Nacioj kaj la asocioj pri Homaj rajtoj sin deklaras hororigitaj. « La sekurecaj fortoj celas la civilulojn el sistema maniero. Temas ja pri krimoj kontraŭ la homaro », juĝas Phil Robertson, kun-direktoro de Human Rights Watch-Azio.
La aŭtoritata politikestro akiris la potencon post puĉo en februaro 2021. De tiam, Aung San Suu Kyi, figuro de la demokratio, estis kondamnita ĝis 33 jaroj da malliberejo. Ĥaoso instaliĝis en la lando.
En daŭro de du jaroj, 1,5 miliono da birmaj civiluloj atingis apudan Tajlandon por fuĝi la malriĉecon kaj la aerbombadojn.
15/09/2022
Birmo: Labourstart Kampanjo: Unuiĝintaj Nacioj devas haltigi la militan ĥunton
15/06/2022
En nerefutebla raporto, Unuiĝintaj Nacioj, akuzas Birmon, ke ĝi torturas infanojn