/image%2F0553642%2F20210209%2Fob_cf4803_981f021ac0f6ba99792879afe6c19f693f3bdc.jpg)
09/02/2021
Bildo: manifestacianto signas per siaj tri fingroj, simbolo de la opozicio al la puĉo, dum manifestacio en Nepjido la 8an de februaro 2021.
Portretoj de Aung San Suu Kyi, ruĝaj t-ĉemizoj kun la koloroj de ŝia partio… la protestado ne malfortiĝas en Birmo. Miloj da birmanoj denove surstratiĝis dimanĉon en Ranguno, decidemaj ne toleri la militan puĉon, kiu renversis Aung San Suu Kyi komence de la pasinta semajno.
Miloj da defendantoj de la demokratio defias la cenzuron de Interreto kaj la arestadojn, por kontesti la trudiĝon de la armeo, kiu pravigas sian puĉon aludante pri «fraŭdoj» dum la deputitaj balotoj, ĝuste gajnita de la partio de Aung San Suu Kyi.
Sed inter tiuj manifestaciantoj, neniu kredas tion. Fakte, la generaloj ĉefe timas malkreskon de sia influpovo post la venko de Aung San Suu Kyi, kiu plu estas rigardata ĉi tie kiel patrino de la patrio, kaj kiu povus modifi la Konstitucion, kiu restas tre favora al la armeo.
«Mi decidas rezisti al la milita diktaturo en 2021 por ne vivi same kiel en 1988», eksplikas Honey Oo, studentino pri geologio. «Ni decidis, ke ni batalos ĝis la venko por nia generacio, por la demokratio», deklaras Ye Kyaw, studento pri ekonomiko.
Arestita, ĉar ŝi malobservis neklaran komercan regulon, Aung San Suu Kyi ŝajne estas hejmarestita sed en bonstata sano.
Laŭ la asocio pri helpo al la politikaj malliberuloj, pli ol 160 personoj estis arestitaj. Ekonomia konsilisto de Aung San Suu Kyi, je aŭstralia nacieco, estis retenita en sia hotelo.
Dum tiu tempo, la Interreta aliro plu estas perturbata. Laŭ la speciala raportisto de UN pri la homaj rajtoj en Birmo, la celo de la armeo klaras: «paralizi la protestadon» kaj «lasi la eksteran mondon en nescio».