/image%2F0553642%2F20230415%2Fob_dd2f93_storm21-1601017i.jpg)
15/03/2023
Ĉinio frontas rekordajn tempestojn de sablo. Ĉi-vendrede, por la kvina sinsekva tago, la Pekinanoj vekiĝis, ne povante malfermi la fenestrojn. Pro la klimata varmiĝo, la flavaj ventoj de la dezerto de Gobio daŭras pli longe, laŭ la specialistoj.
Tiun sinsekvan kvinan tagon da polvo denove « tusigas » la lokajn mediatojn ĉi-vendrede 14an de aprilo matene. Kvankam la tempestoj de sablo estas kutimaj en tiu sezono, ok fojojn ĉi-jare la ventoj de Gobio instaliĝis en la urbegoj Norde de Ĉinio.
« Printempo alvenis, jam estas floroj, sed ni ne povas vidi ilin », eksplikas tiu tridekjara virino veninta de la provinco Ĝjangsuo, renkontita en parko de la ĉefurbo kun siaj fratino kaj bebo. La bebo estas alivestita kiel kosmonaŭto por eskapi la polvon, kiu pikas liajn okulojn.
« Ni venas de la Sudo, sed ĉi-jare ankaŭ sablo-ventoj ĉeestas en la sudo. De semajnoj ni estas ĉi tie, kaj hodiaŭ ni deziris eliri. Sed vidu, ni surhavas maskojn ! Kaj por la bebo, ni metis tiun grandan plastan vizieron, kiun mi devas teni sur ĝia kolo, se ne la polvo penetras », eksplikas tiu alia virino.
En la parko, pensiuloj ludas per Kong Zhu, kiu ŝajne turnas akorde kun la vento-sablo. Post indekso, kiu afiŝis pli ol 500 tiujn lastajn tagojn, ĝis 200 ĉi-vendrede, la detektiloj de mikropartikloj povas praktike funkcii, sed la Pekinanoj plu demandas sin pri la deveno de la polvoj.
Altiĝo de la temperaturoj
Laŭ la administracio de la arbaroj kaj herbejoj, tiuj ripetitaj sablaj tempestoj venas ĉefe de sude de Mongolio kaj de la ĉina provinco de Interna Mongolio. Ili tuŝas ĉi-jare la sudon de la riverego Jangzio: 400 milionoj da personoj en dekkvin provincoj estas koncernataj, menciis la meteologia observejo de Ĉinio pasintan mardon.
Estas akuzataj la homaj aktivecoj, la tropaŝtiĝo, la karbo-centraloj kaj la klimata varmiĝo, kiu akompanas ilin.
« En marto, sudo de Mongolio kaj nord-oriento de Ĉinio registris altiĝon de temperaturo de 5 ĝis 8 gradoj », notas Liu Bingĵiang en diroj raportitaj de la informretejo Pangpai.
Tiu varmiĝo, aldonita al la foresto de neĝtavolo okazigis fruan degelon de la permafrosto, aldonas la direktoro de la fako pri atmosfera medio ĉe la Ĉina ministejo pri Ekologio kaj Medio, kio liberigas plej grandan kvanton da sabloj.
/image%2F0553642%2F20230415%2Fob_05a3f2_isks.jpeg)
23/03/2023
Klimato: la tutmonda varmiĝo atingos plian 1,5°C ekde 2030-2035, laŭ la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ)
/image%2F0553642%2F20230415%2Fob_bcf5cc_gobi-desert-f95jah.jpg)
/image%2F0553642%2F20230415%2Fob_17b731_starigita.jpg)