Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 juin 2022 3 15 /06 /juin /2022 21:13
EPA

15/06/2022

Tiu nerefutebla raporto akuzas la regantan ĥunton en Birmo.

Laŭ la raportisto de UN por Homaj rajtoj, en tiu azia lando centoj da infanoj estis mortigitaj kaj torturitaj fare de la birmaj sekurecaj fortoj de post la puĉo de 2021. Laŭ UN, tiuj atakoj kontraŭ infanoj, nerektaj kaj rektaj viktimoj de la alfrontiĝoj, konsistigas militkrimojn kaj krimojn kontraŭ la homaro.    

Laŭ la raporto publikigita merkredon 14an de junio, pli ol 140 infanoj estis torturitaj fare de militistoj, policistoj aŭ milicanoj de post la milita puĉo de la 1a de februaro 2021.

La informoj kolektitaj de la speciala raportisto de UN Tom Andrews estas teruraj kaj nerefuteblaj por la reganta ĥunto.

La atestoj kolektitaj ĉe UN-agentejoj kaj humanitaraj organizaĵoj, neplenaĝuloj estis ĝismorte frapitaj aŭ ponarditaj ; kelkaj suferis ŝiritajn ungojn kaj dentojn, aliaj spertis ŝajnajn ekzekutojn.

La raportisto taksas ĝis 250 000 la nombron de infanoj, kiuj estis delokitaj, kaj ĝis 400, kiuj estis mortigitaj.

« La senĉesaj atakoj de la ĥunto kontraŭ infanoj emfazas la perversecon de la generaloj kaj ilian volon suferigi senkulpajn viktimojn por submeti la loĝantaron », estas legeble en la komunikaĵo publikigita de la raportisto.

Tiu ĉi opinias, ke tiuj atakoj konsistigas militkrimojn kaj krimojn kontraŭ la homaro. Li petas de la landoj membroj de UN, ke ili respondu al la krizo en Birmo kun la sama urĝa karaktero ol por la krizo en Ukrainio.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }