/image%2F0553642%2F20230412%2Fob_2272ca_daria-serenko-600x340.jpg)
12/04/2023
La poetino kaj aktivulino Daria Serenko, 30-jara, ekzilita en Kartvelio de post marto 2022, apartenas al la movado « Feminisma kontraŭmilita Rezistado ». Tiu grupo kontraŭas la reĝimon de Vladimir Putin, de ekstere sed ankaŭ interne de la lando. Ĝi estas la plej grava kontraŭmilita movado en Rusio, kaj enkalkulas milojn da virinoj.
Kun blua kaj akra rigardo, papaveto tatuata ĉe la kolo, Daria Serenko ĵus festis sian 30-an datrevenon en ekzilo. Tagon antaŭ la milito en Ukrainio, la aktivulino eliras la malliberejon, kie ŝi trapasis 15 tagojn pro ekstremismo. La 24an de februaro, Rusio atakas Ukrainion.
Ekde la posta tago, grupo de rusiaj feministoj, inter kiuj Daria Serenko lanĉas « Feminisma kontraŭmilita Rezistado », senhierarkian movadon, malcentralizitan, kiu enkalkulas nun 40 000 abonantojn en ĝia Telegram-kanalo.
« Ni ne komenciĝis de nulo, ni federis ĉirkaŭ kvardek movadojn, kiuj jam ekzistis en la lando. Historio demonstris, ke okaze de konflikto, la virinoj de la kontraŭmilitaj movadoj ĉiam ludas gravan rolon », ŝi ekspikas.
« Ja la virinoj, inter kiuj niaj aktivulinoj en Rusio, skribas plendojn. Tiuj ĉi ebligis fariĝi publikaj kelkaj aferoj, kelkfoje kaŝi junulojn 17 aŭ 18-jaraj, kaj helpi ilin forlasi la landon. - Daria Serenko, rusa kontraŭmilita aktivulino.
« Ni savis plurajn personojn el sinmortigo. Multaj skribas al ni por diri, ke nia agado donas al ili la forton plu vivi. Gravas al ili kredi, ke la milito havos finon », ŝi asertas.
Dek jarojn da malliberejo pro kontraŭmilitaj glubildoj
La movado publikigas kaŝĵurnalon, en PDF-versio, printata kaj disdonata en Rusio fare de volontuloj, kiuj provizas konsiliojn por saboti la ofensivon de Rusio en Ukrainion.
« Nia misio kiel kontraŭmilita movado estas elĉerpi la resursojn de nia lando, tiel ke Putin havu malpli da disponeblaj homoj, malpli da mono, da rimedoj », ŝi detaligas. « Tion provas fari la internacia komunumo, tiel ke Putin havu malpli da resursoj, kaj ke Ukrainio male havu pli. Nur tio povas helpi. »
En Rusio, Daria Serenko estas de nun konsiderata kiel « agento de eksterlando ». Ŝia portreto estas afiŝita en la halo de ŝia eks-loĝejo en Moskvo kun la mencio « malamikino de la popolo ».
« Kion ili povas fari kontraŭ mi ? Mi ne estas sufiĉe fama, por ke ili venenu min per Noviĉok ! Kion mi timas estas, ke ili atakas niajn parencojn, kiuj restis en Rusio. Pri tio, mi pensas ĉiutage », konkludas Daria Serenko.
/image%2F0553642%2F20230412%2Fob_5e0ac2_georgia-ossetia-russia-abkhazia.png)