20/03/2023
Raporto diskonigita de la ĵurnalo « The Guardian » kelkajn tagojn antaŭ la konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri akvo, emfazas la urĝecon prepariĝi al la malfacilaĵoj, kiuj anonciĝas, kaj proponas vojojn por agadi.
La mondo frontas baldaŭan akvo-krizon, alarmas The Guardian. La brita ĵurnalo disvastigas la raporton de la Tutmonda komisiono de UN pri la akvo, eldonita kelkajn tagojn antaŭ la malfermo de la Konferenco de UN pri akvo, kiu okazos en Novjorko de la 22a ĝis la 24a de marto.
« De nun ĝis la jaro 2030, ni fronte riskas mankon de nesala akvo ĝis 40%, kun gravaj malabundoj en la regionoj, kiuj suferas pri jam limigitaj resursoj », skribas la aŭtoroj.
Ili petas de la Ŝtatoj, ke ili prizorgu la akvon « kiel tutmondan komunan havaĵon », kaj susbtrekas, ke plejparte el la landoj dependas de siaj najbaroj koncerne siajn proprajn provizojn. Tiu esenca resurso estas minacita de la poluado, de la superekspluatado kaj la klimata perturbo, kiu intensigas la sekecojn.
Problemo de justeco
« Unuafoje la tutmonda akvo-sistemo estas detale studata, la riskoj estas klare prezentitaj laŭ landoj, okaze se la temo estas neglektata », substrekas The Guardian. Unu el la aŭtoroj, Johan Rockström, direktoro de la Esplor-instituto de Postdam pri la efikoj de la klimata ŝanĝiĝo, insistas:
« Ni havas malbonan uzadon de la akvo, per niaj aktivaĵoj ni poluas ĝin kaj modifas ĝian tutan ciklon. Tio estas triobla krizo. »
Mariana Mazzucato, ekonomikistino kaj profesorino ĉe la University College London, kaj aŭtorino de la raporto aldonas: « Ni bezonas politikon nete pli antaŭaktivan, ambician kaj bazitan sur la komuna havaĵo. Tio ne estas nur teknologia aŭ financa problemo, ni metu justicon kaj senpartiecon centre de tiu temo. »
Inter la sep vojoj emfazitaj por solvi tiun krizon, la aŭtoroj postulas ĉesigi sub-evaluadon de la akvo, redukti draste la likadojn, kiuj kaŭzas perdon de miliardoj da dolaroj, aŭ « starigi partnerecon por justa akvo », kiu kapablas mobilizi financadojn por la landoj kun plej malfortaj gajnoj. « Lasta punkto, ili finas, la bazo de ĉiuj niaj klopodoj estas reimagi multflankajn aranĝojn pri administrado de la akvo, kiuj estas hodiaŭ fragmentaj kaj ne adaptitaj al la problemo.»
16/03/2023
Klimato. La rilato inter planeda varmiĝo kaj kreskado de la ekstremaj klimataj eventoj estas finfine science starigita