17/03/2023
Bildo: Salma Seif kaj siaj gefiloj dum la manifestacio en Idlib. « La damaĝoj kaŭzitaj de la tertremo reprezentas malpli ol unu procento el la damaĝoj kaŭzitaj de la reĝimo de Baŝar Al-Asad, de Rusio kaj Irano », deklaris Salma Seif.
La 15an de marto, miloj da personoj kolektiĝis en la urbo Idlib por celebri la 12an datrevenon de la manifestacioj kontraŭ la reĝimo de Baŝar al-Asad.
Nord-okcidente de Sirio, regata de la opozicio, miloj da personoj surstratiĝis por marki la 12an datrevenon de la popolaj manifestacioj, kiuj postulis renverson de la prezidento Baŝar al-Asad kaj de ĝia registaro.
La manifestacioj komenciĝis la 15an de marto 2011, kaj rapide adoptis revolucian karakteron. Tamen, la ribelo transformiĝis rapide en veran militon post perforta represio fare de la sekurecaj fortoj, al kiuj kuniĝis fremdaj potencoj.
Dek du jarojn poste, Baŝar al-Asad plu kontrolas plejparte de la lando, ĉefe dank’al la milita subteno de Irano kaj Rusio, post la morto de centoj da miloj da personoj kaj milionoj da aliaj, kiuj fuĝis sian landon.
La konflikto estas grandparte haltigita sen pactraktato, kvankam la bataloj intermite daŭras, precipe nord-okcidente de la lando, regata de la opozicio. En la regiono loĝas pli ol kvar milonoj da personoj, inter kiuj plejparte estis delokitaj de aliaj partoj de Sirio dum precedencaj eksplodoj de perforto. Pasintan monaton, ĝi suferis detruajn tertremojn, kiuj mortigis milojn da personoj.
Salma Seif, eks-enkarcerigino en registara malliberejo, deklaris dum la ĉefa manifestacio de merkredo en la urbo Idlib : « Ni volas sendi mesaĝon al la tuta mondo pere de tiu manifestacio: ni daŭrigas nian revolucion kontraŭ la reĝimo al-Asad, malgraŭ la provoj de kelkaj landoj, kiuj deziras normaligi iliajn rilatojn.»
La komentoj de S-ino Seif eĥis kun la opinioj de aliaj manifestaciantoj, kiuj denuncis la klopodojn deplojitajn de kelkaj arabaj landoj por faciligi la reintegriĝon de Sirio en la diplomatia regiona medio post la tertremo de la 6a de februaro.
« Ni ne havas alian elekton ol renversi tiun reĝimon, tiel ke la enkarcerigoj de ĝiaj malliberejoj povu revidi la lumon », deklaris Seif, unu el la delokitoj de la ĉefurbo, Damasko.
Centoj da civiluloj de la urboj kaj vilaĝoj, kiuj ĉirkaŭas Idlib, atingis la urbon por partopreni la manifestacion.
Ahmed Hayhan deklaris, ke li venis de Jisr aŝ-Ŝugur kun aliaj personoj « por konfirmi, ke ni plu luktas kontraŭ la reĝimo, kiu venigas aliajn militkrimulojn en Sirio, kiuj kontribuas al nia murdo ».
S-ro Hayhan alvokis la internacian komunumon, ke ĝi agnosku S-ron al-Asad kiel kulpinton pri tiu sangoverŝado.
« La mondo devas preni siajn respondecojn post ĉiuj ĉi detruoj kaj murdoj, kiuj okazis dum la krima regado de Baŝar al-Asad.»
/image%2F0553642%2F20230318%2Fob_ab5918_kronologio.jpg)
01/01/2017
1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html
/image%2F0553642%2F20230318%2Fob_d75e69_rezistado.jpg)
09/09/2013
Sirio: mapo katalogas la agadojn de neperforta rezistado
http://neniammilitointerni.over-blog.com/sirio-mapo-katalogas-la-agadojn-de-neperforta-rezistado
/image%2F0553642%2F20230318%2Fob_347484_idleb-mapo.jpg)
/image%2F0553642%2F20230318%2Fob_045799_vunditoj.jpg)