Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 mars 2023 5 17 /03 /mars /2023 09:55
Jjumba Martin / AFD

16/03/2023

Scienca studaĵo publikigita de la revuo « Nature Water » demonstras, ke la intensaj epizodoj de pluvego kaj sekeco ja estas ligitaj al la klimata varmiĝo.

En kunteksto de planeda varmiĝo, la ekstremaj klimataj eventoj, kiel sekecoj kaj pluvegoj, estas pli oftaj. Nenio nova en tio, sed tiu rilato neniam ricevis sciencan demonstron. De post la apero de studaĵo en la revuo « Nature Water », tio estas farita. Ĝi provizas « nekontesteblajn » pruvojn pri tiu malnova aserto.

« Dum la mondo plivarmiĝas, ni observas sekajn kaj humidajn eventojn pli kaj pli oftajn kaj intensajn. Tio provizas indicojn pri tio, kio riskas okazi estontece », konfirmas al la Washington Post Matthew Rodell, hidraŭlikisto ĉe la Nasa, kaj kun-aŭtoro de la studaĵo.

Por atingi tiun konkludon, la esploristo kaj liaj kolegoj kompilis, danke al satelitaj bildoj, ne malpli ol 1 056 ekstremajn klimatajn eventojn, kiuj okazis inter 2002 kaj 2021.

« La skipo malkovris, ke la nombro de eventoj kreskis de post 2002, sed ke la plej intensaj inter ili plioftiĝis post 2015, kiam la Tero komencis registri sian rekordan serion da plej varmaj jaroj », eksplikas la usona ĵurnalo.

 

La akvo-leviĝo de la Viktoria lago

Tiu studlaboro aldoniĝas al la studaĵoj pri la kreskoringoj de arboj, al la klimataj modeloj aŭ la historiaj pluviometraj datumoj kaj konfirmas, ke « plejparte el la ekstremaj hidraŭlikaj eventoj tute ne hazarde aperas dum la plej varmaj jaroj », asertas al la Washington Post Daniel Swain, klimatologo ĉe la universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso, kiu ne partoprenis la publikigaĵon. 

« Se la rezultoj estus izolitaj, kaj se temus pri la sola pruvo de pligravigo de la ekstremaj klimataj fenomenoj en kunteksto de klimata varmiĝo, tio ne estus sufiĉe nerefutebla pruvo. »

Kiel ekzemplo, la sciencistoj notas, ke la plej intensa klimata evento en la dudek lastaj jaroj komenciĝis en 2019 en Centra Afriko, kiam la akvoj de la Viktoria lago leviĝis je metro super la kutima nivelo, kaŭzante inundojn en la tuta regiono.

La plej seka evento, epizodo mallonga sed intensa okazis nord-oriente de Sud-Ameriko inter 2015 kaj 2016. « Tri aliaj eventoj inter la plej sekaj komenciĝis tiujn lastajn jarojn en Eŭropo », memorigas la Washington Post.

Kaj multaj el tiuj ĉi ekstremaj klimataj eventoj, « inkluzive de la inundoj en Centra Afriko, plu daŭras en 2023. »      

17/10/2022

Niĝerio: de post junio, la inundoj okazigis pli ol 600 mortintojn kaj 1,3 milionon da delokitoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/10/nigerio-de-post-junio-la-inundoj-okazigis-pli-ol-600-mortintojn-kaj-1-3-milionon-da-delokitoj.html

28/10/2021

Internacia Amnestio postulas urĝan helpon al Madagaskaro, kiu  alfrontas sekecon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/10/internacia-amnestio-postulas-urgan-helpon-al-madagaskaro-kiu-alfrontas-sekecon.html

07/05/2020

Kenjo: la inundoj okazigis preskaŭ 200 mortintojn kaj 10 000 internajn delokitojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/05/kenjo-la-inundoj-okazigis-preskau-200-mortintojn-kaj-10-000-internajn-delokitojn.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }