Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 décembre 2022 4 08 /12 /décembre /2022 22:38
TAMATI SMITH

08/12/2022

La industria grupo Santos devos rezigni sian foradon, kiu devis okazi cent kilometrojn for de la marbordoj.

La aŭstralia tribunalo juĝis, ke antaŭ ol komenci ekspluatadon, akordo de la proprietuloj de la klano Munupi estis bezonata. Tiu decido estas senprecedenca.

Tagon post la malfermo de la COP 15, la pintkunveno de Unuiĝintaj Nacioj pri biodiverseco, merkredon 7an de decembro en Montrealo, la aŭstralia justico unuafoje pravigis aborigenan komunumon konsiderante, ke ĝia teritorio estas minacita.

La klano Munupi, kiu vivas sur la insuloj Tiwi, ĉe la norda pinto de Aŭstralio, akiris venkon ĉe la federala kortumo de Melburno fronte al giganto pri energio, la grupo Santos, kiu projektis ekspluatadi gasforadon cent kilometrojn for de iliaj marbordoj. La aŭstralia tribunalo juĝis, ke antaŭ ol komenci ekspluatadon de iliaj resursoj, akordo de la proprietuloj de la klano Munupi estis bezonata.

 

La maro, ekonomia kaj kultura resurso

La novaĵo estis ricevita en tiuj insuloj kun multe da ĝojo.

« Ni estas tre fieraj. Dum 230 jaroj, nia registaro tute ignoris la tradiciajn proprietulojn, kaj ĉiam agadis laŭ sia volo ne petante de ni permeson, eksplikas Antonia Burke, kiu reprezentas la klanon Munupi. Akiro de venko ĉe la tribunalo, bazita sur la registaraj leĝoj, estas do grandega venko, kiu donas al ni esperon. »         

Tio estis grava batalo por la loĝantoj de tiuj insuloj, ĉar por ili la maro estas ne nur fonto de nutraĵoj, ili ankaŭ havas kun ĝi spiritan rilaton, rakontas Antonia Burke: « En la aborigena kulturo, la homoj estas en harmonio kun la naturo. »

« Ni havas dancojn, ceremoniojn, kantojn, kiuj ritmas nian ĉiutagaĵon. Kaj ĉiuj ĉi dancoj kaj kantoj estas ligitaj kun la maro, kaj al ĉio, kio troviĝas en ĝi. »  - Antonia Burke, porparolanto de la klano Munupi. 

La entrepreno Santos, siaflanke, planas peton de nova ekspluatpermesilo, sed la Munupi estas decidemaj batali ĝis la fino kontraŭ tiu projekto.

 

Decido, kiu devigas kaj maltrankviligas la industriistojn

Tiu justica senprecedenca decido ĉiaokaze faros jurisprudencon por ĉiuj ekstermarbordaj petrol- kaj gas- projektoj en Aŭstralio, kaj malhelpos la aŭtoritatojn provizi ekspluatpermesilojn al la industriistoj.

« Tiu decido starigas tre klaran normon koncerne la konsultadon de la tradiciaj proprietuloj, asertas Alina Leikin, la advokatino de la klano Minupi. De nun la gas-kompanioj ne plu povos ekskludi ilin el la konsulta proceduro. »

La venko de la Munupi do maltrankviligas la gigantojn de la energia sektoro. Precipe, la grupo Woodside, kiu defendas grandegan gas-projekton nord-okcidente de Aŭstralio.

Tiu projekto kaŭzas viglajn kritikojn, ĉar okaze de ĝia efektivigo, ĝi ellasus dum sia ekspluata daŭro pli ol miliardon da tunoj da CO2. Tio reprezentus ekvivalenton de 20 000 ĉirkaŭteraj flugoj ĉiutage dum 25 jaroj.           

06/08/2021

Aŭstralio monkompensos la aborigenojn de la « ŝtelitaj generacioj »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/08/australio-monkompensos-la-aborigenojn-de-la-stelitaj-generacioj.html

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }