Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 août 2021 5 06 /08 /août /2021 21:16
© Lucy Hughes Jones (dpa)

06/08/2021

Aŭstralio monkompensos la membrojn de la « ŝtelita generacio ». Tiuj aborigenaj infanoj estis apartigitaj el siaj familioj kaj metitaj en blankajn familiojn.

Ĉi-ĵaŭde, la aŭtralia Ĉefministro Scott Morrison anoncis, ke 378,6 milionoj da aŭstraliaj dolaroj (236 milionoj da eŭroj) estos atribuitaj cele al reparacio de la homaj damaĝoj kaŭzitaj de la asimiliĝa politiko.

Ĉiu profitanto ricevos pagon de 75 000 aŭstraliaj dolaroj (47 000 eŭroj)

« Kio okazis estas hontema periodo de nia historio. Ni jam frontis tion per naciaj ekskuzoj, sed niaj agoj devas plu kongrui kun niaj paroloj  », li deklaris ĉe la Parlamento.

« Temas pri aranĝo delonge atendata, kiu rekonas la ligilon inter la resaniĝo, la digneco, la sano kaj la bonfarto de la membroj de la ŝtelita generacio. Ni ja bedaŭregas tion, kio okazis, sed plie ni agnoskas nian kulpecon pri tio ».  

Sume, 690 milionoj da eŭroj estos malblokitaj por lukti kontraŭ la fortaj neegalecoj, al kiuj plu estas submetitaj la aŭstraliaj aborigenoj, kiuj reprezentas 2% el la loĝantaro de la lando.

La defendantoj de la aborigenaj rajtoj salutis la anoncojn de la registaro substrekante, ke ili estis delonge atenditaj. La unuaj oficialaj ekskuzoj al la aborigenoj datiĝas de 2008.

« La rakontoj pri la travivitaj suferoj ne estas nuraj historioj el pasinteco, sed historioj, kiuj plu havas konsekvencojn generacion post generacio ». Scott Morrison - Aŭstralia Ĉefministro

La politikoj pri asimiliĝo daŭris ĝis la 70aj jaroj. Multaj infanoj estis forkaptitaj el siaj gepatroj kaj poste metitaj en orfejojn, kristanajn misiejojn aŭ akceptajn familiojn. La celo estis apartigi ilin de ilia kultura medio. Multaj estis viktimoj de ekscesoj.

3 600 okdekjaraĝaj postvivantoj de tiuj « ŝtelitaj generacioj », estos monkompensitaj. Financa helpo al « resaniĝo » estos atribuita, kaj ankaŭ ebleco rakonti sian historion al altranga funkciulo kaj ricevi ekskuzojn, personajn aŭ skribajn.    

28/04/2021

Aŭstralio : la ŝtelitaj aborigenaj infanoj procesas kontraŭ la registaro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/04/australio-la-stelitaj-aborigenaj-infanoj-procesas-kontrau-la-registaro.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }