/image%2F0553642%2F20221209%2Fob_76b6f0_72eo5muwdi6ubdcextgkww.jpeg)
09/12/2022
Pasintan septembron, en la regiono de Izjum, nord-oriente de Ukrainio, taglibro estis trovita post la retreto de la rusiaj soldatoj. Ĝia aŭtoro, Volodimir Vakulenko, metode priskribis en ĝi la militon, antaŭ ol esti ekzekutita fare de la rusiaj fortoj pro siaj kontraŭ-moskvaj opinioj.
Ĝi estas tridekpaĝa manuskripto verkita en realaj kondiĉoj, kiun Volodimir Vakulenko zorge enterigis sub ĉerizarbo, antaŭ lia aresto. Viktoria Amelina – ankaŭ verkistino – elterigis tiun taglibron post la kaosa retreto de la rusiaj fortoj.
La ukraina verkisto Volodimir Vakulenko mortis en la ukraina regiono de Ĥarkivo, dum rusia okupacio.
Li estis enterigita en la urbo Izjum, kie 400 novaj tomboj estis malkovritaj post la liberigo de la urbo. La retejo "Meduza" resumas tion, kion oni scias pri lia terura destino.
Vakulenko, kiu verkis poeziojn kaj infanlibrojn malaperis en majo, kiam la rusiaj trupoj konkeris Kapitolivkan, lian naskiĝurbon.
Laŭ la eks-edzino de Vakulenko, Irina Novicka, aliaj surlokaj loĝantoj denuncis lin al la okupaciaj soldatoj, post kio la rusiaj trupoj aŭ la okupaciaj aŭtoritatoj forkaptis lin.
La patro de la verkisto deklaris al la polico, ke kvin personoj, verŝajne membroj de la laŭdiritaj « popularaj milicoj LPR », enrompis ilian hejmon la 23an de marto.
Ili forkondukis Vakulenko-n, submetis lin al pridemandado, dum kio ili frapis lin, kaj liberigis lin.
Tagon poste, du personoj venis ĉe lian hejmon en veturilo surhavante la por-invadan simbolon « Z », kaj forkaptis Volodimir. Neniu revidis lin vivantan. La ukraina polico poste malfermis punan enketon pri la forkapto.
En septembro, kiam la ukrainaj trupoj liberigis Izjum, komunaj fosaĵoj, kiuj entenis la korpojn de ĉirkaŭ 400 personoj mortintaj dum la okupacio, estis malkovritaj en la urbo.
La patro de Vakulenko kontaktis la policon por informi pri sia konvinko, ke unu el la korpoj sendube estas tiu de lia filo.
La surloka funebro-servo, kiu okupiĝis pri la enterigoj prizorgis registrojn de la korpoj. La ĵurnalistoj uzadis la arkivojn kaj determinis, ke Vakulenko estis enterigita en la tombo 319.
Foto de la korpo antaŭ ĝia enterigo montras tatuaĵon sur la brako, kiu similas tiun de Vakulenko, kaj ankaŭ dokumentojn kun lia nomo.
Komence, la surlokaj policistoj de Ĥarkivo ne konfirmis, ke la korpo estis retrovita, ili menciis, ke ankaŭ virino estis enterigita en la loko 319.
Tamen, la 29an de novembro, la polica adjunkta ĉefo de Ĥarkivo, Serhii Bolvinov raportis, ke DNA-analizo konfirmas, ke Vakulenko ja estis enterigita en la komuna fosaĵo. Laŭ Bolvinov, la korpo de Vakulenko havis du vundojn per kugloj.
Laŭ la ukraina retejo Hromadske la surlokaj loĝantoj, kiuj enterigis korpojn dum la okupacio deklaris, ke rusiaj soldatoj ordonis al ili enterigi la korpon de viro la 12an de majo, kiu estis retrovita apud Kapitolivka.
Ili deklaris al la ĵurnalistoj, ke la korpo kuŝis sur la strato de pli ol monato.
/image%2F0553642%2F20221209%2Fob_08741d_militkrimojn.jpg)
19/09/2022
Malkovro de centoj da tomboj en la arbaro de Izjum: Ukrainio elvokas « suspektatajn militkrimojn »
/image%2F0553642%2F20221210%2Fob_65de06_1500x500.jpg)
Paco inter la popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, kontraŭrasismo, kontraŭseksismo, Medidefendado en Esperanto
https://twitter.com/esperantoNMIN
/image%2F0553642%2F20221209%2Fob_cc322f_isjum-ukraine-map.png)