Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 octobre 2022 1 10 /10 /octobre /2022 21:25

10/10/2022

La premio de Homaj rajtoj Vaclav-Havel 2022 de la konsilio de Eŭropo estis aljuĝita lundon 10an de oktobro en Strasburgo al la rusia opoziciulo malliberigita Vladimir Kara-Murza, antaŭnelonge enkarcerigita pro « ŝtatperfido » fare de la rusia justico.

« En hodiaŭa Rusio, kontraŭi la regantan potencon, postulas nekredeblan kuraĝon.  Vladimir Kara-Murza havas tian kuraĝon el sia karcero », deklaris la prezidento de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo, la nederlandano Tiny Kox, aljuĝante tiun premion, kiu rekompencas esceptajn agojn de la civita socio en defendo de la homaj rajtoj.

Jam malliberigitaj, ĉar li kritikis la militon en Ukrainio komencitan de Rusio, tiu eks-ĵurnalisto, proksime de la opoziciulo Boris Nemcov murdita en 2015, estis arestita ĵaŭdon pro « ŝtatperfido », krimo punata per dudek jaroj da malliberejo, eble pli.

« Komencinte sian brutalan invadon de Ukrainio, Putin lanĉis ankaŭ alian militon: militon kontraŭ la vero en nia lando » reagis la enkarcerigita opoziciulo en teksto legita en la hemiciklo de la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo, fare de lia edzino, Evgenia Kara-Murza. Tiu rekompenco estis dediĉita al tiuj « kiuj ne povis silenti fronte al tiu abomenaĵo, eĉ je la prezo de ilia persona libereco ».

Pasintsemajne, ankaŭ la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj (EKHR), jura instanco de la Konsilio de Eŭropo, kondamnis Moskvon pro ĝia nuligo de la kandidateco de Vladimir Kara-Murza al balotoj en Rusio, pretekste de lia duobla nacieco, rusia kaj brita.

La ĵurio de la premio Vaclav-Havel, konsistita el famuloj agnoskitaj en la fako Homaj rajtoj kaj prezidata de Tiny Kox, elektis du aliajn finalistojn por tiu eldono 2022: la koalicio Ĉielarko, grupiĝo de organizaĵoj de defendo de la GLATaj rajtoj en Hungario, kaj la grupiĝo de ukrainiaj organizaĵoj Coalition Ukraine 5 AM, kiu laboras interalie al dokumentado de la supozitaj krimoj kontraŭ la homaro plenumintaj en Ukrainio.

Kiel laŭreato de la Premio Vaclav-Havel, Vladimir Kara-Murza sukcedas la belorusan Maria Kolesnikova, faman figuron de la kontestado de la somero 2020. Temas pri la unua eldono de la premio aljuĝita de post la elpelado de Rusio el la Konsilio de Eŭropo, decidita post la komenciĝo de la milito en Ukrainio.

Kreita en 2013 kaj dotita de 60 000 eŭroj, la Premio Vaclav-Havel estis aljuĝita en 2019 al la ujgura enkarcerigita intelektulo Ilham Tohti,  samtempe al iniciativo de junuloj, kiuj laboras favore al repacigo en Balkanoj kaj en 2020, al la sauda virinisma aktivulino Loujain al-Hathloul.

https://www.rfi.fr/fr/europe/20221010-droits-de-l-homme-le-prix-vaclav-havel-d%C3%A9cern%C3%A9-%C3%A0-l-opposant-russe-vladimir-kara-mourza

https://www.youtube.com/watch?v=J514gDha5XA

11/02/2021

Sauda Arabio: la aktivulino pri Homaj rajtoj Loujain al-Hathloul estas liberigita post tri jaroj da malliberejo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/02/sauda-arabio-la-aktivulino-pri-homaj-rajtoj-loujain-al-hathloul-estas-liberigita-post-tri-jaroj-da-malliberejo.html

07/09/2020

Belorusio: 633 arestadoj dum amasa manifestacio kontraŭ Lukaŝenko

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/09/belorusio-633-arestadoj-dum-amasa-manifestacio-kontrau-lukasenko.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }