Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 septembre 2020 1 07 /09 /septembre /2020 15:07
(TUT.BY / AFP)

07/09/2020

Dimanĉon, la opozicio organizis grandan manifestacion por protesti kontraŭ la kontestita reelektado de la prezidento Lukaŝenko.

Lundon, la belorusia polico anoncis pli ol 600 arestadojn dum la amasa manifestacio de la opozicio, kiu celis protesti kontraŭ la kontestita reelektado de la prezidento Aleksandro Lukaŝenko komence de aŭgusto.

«Sume, 633 personoj estis arestitaj hieraŭ pro malobeo al la leĝo koncerne la amasajn kolektiĝojn», menciis la belorusia ministrejo pri Internaj aferoj en komunikaĵo. 363 inter ili plu estas provizore detenitaj atende de la ekzameno de siaj dosieroj fare de la tribunaloj.

Temas pri la plej granda nombro da arestadoj dum opozicia manifestacio de post la unuaj protestoj, kiuj sekvis la prezidentan baloton de la 9a de aŭgusto, severe subpremitaj de la polico.

Laŭ atestantoj, figuro de la opozicio, Maria Kolesnikova, ŝajne estis arestita. Ŝi laŭdire estis kondukita en veturilo ĉi-dimanĉon matene fare de nekonatuloj kaj ne plu respondas ĉe ŝia telefono. Ŝi estas membro de la «kunordiga konsilio» de la opozicio, kontraŭ kiu la aŭtoritatoj de Belorusio engaĝis jurajn persekutojn.

Pli ol 100 000 personoj manifestaciis dimanĉon centre de Minsko alvoke de la opozicio por la kvara sinsekva semajnfino de amasa mobilizado, malgraŭ impresa deplojado de policistoj kaj armeanoj en la ĉefurbo.

          

Kapuĉoj kaj klaboj  

Bildoj montris kapuĉajn virojn, civilvestitajn kaj armitajn per klaboj veturantajn en la urbocentro kaj ĉasantajn manifestaciantojn.      

Aliaj protestaj agoj okazis en multaj urboj de la lando, interalie Grodno aŭ Bresto.

Aleksandro Lukaŝenko, 66-jara, inter kiuj 26 jaroj kiel estro de Belorusio, plu rifuzas ĉian dialogon kaj serĉas subtenon de Moskvo. Tute ne rezignante, la aŭtoritatoj multobligis pasintsemajne la arestadojn responde al la mobilizado de la studentoj.

La represio estis aparte perforta dum la unuaj tagoj kiuj sekvis la baloton de la 9a de aŭgusto. Almenaŭ tri personoj estis mortigitaj, dekoj vunditaj kaj pli ol 7 000 arestitaj dum la unuaj manifestacioj. Ankaŭ multaj kazoj de torturo kaj mistraktadoj estis dokumentitaj.   

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }