/image%2F0553642%2F20210211%2Fob_43a16b_et5bfbxxmaaqo2a.jpg)
11/02/2021
Loujain al-Hathloul estis kondamnita la 29an de decembro je kvin jaroj kaj ok monatoj da malliberejo nome de «kontraŭ-terorisma» leĝo.
Ŝi denove hejmeniĝis. La sauda aktivulino pri Homaj rajtoj Loujain al-Hathloul estis liberigita, merkredon 10an de februaro, post preskaŭ tri jaroj trapasitaj en karcero, anoncis ŝia familio en la momento, kiam Riado frontis kreskantajn kritikojn koncerne la respekton de la homaj rajtoj en la reĝlando.
«Loujain estis liberigita», skribis merkredon vespere en la araba lingvo ŝia fratino Lina al-Hathloul, aldonante en la angla, ke «Loujain estas hejme». «Ŝi denove hejmeniĝis post 1001 tagoj trapasitaj en malliberejo», plu skribis ŝia fratino, publikigante ridetantan portreton de la aktivulino arestita en majo 2018.
Loujain al-Hathloul estis kondamnita la 29an de decembro je kvin jaroj kaj ok monatoj da malliberejo nome de «kontraŭ-terorisma» leĝo, el kiuj du jaroj kaj dek monatoj estis prokrastitaj «kondiĉe, ke ŝi ne kulpu pri nova krimo dum la tri venontaj jaroj». Loujain al-Hathloul estis arestita, kun aliaj aktivulinoj, iom antaŭ interrompo de la malpermeso konduki aŭton por la Saudaninoj, kvankam tiuj virinoj aktivis favore al tiu reformo.
Konservi respektindan bildon
Laŭ informfonto proksime de la familio de Loujain al-Hathloul, la verdikto de la 29a de decembro celis «eviti embarasan situacion» por Sauda Arabio, kiu deziris «konservi respektindan bildon» fronte al la kreskantaj premoj de la internacia komunumo por ŝia liberigo, interalie kun la perspektivo de alveno ĉe la Blanka Domo de Joe Biden.
La nova prezidento de Usono engaĝiĝis dum sia balotkampanjo fari de Sauda Arabio «nefrekventindan» Ŝtaton pro ĝiaj atencoj kontraŭ Homaj rajtoj. Lia antaŭulo Donald Trump preskaŭ tute ignoris tion dum sia mandato.
/image%2F0553642%2F20210211%2Fob_a73ec4_ob-2bd3ad-201806saudi-drive-activists.jpg)
21/11/2018
Sauda Arabio: Internacia Amnestio denuncas la torturon kontraŭ aktivuloj pri Homaj rajtoj