09/10/2022
Patrino kaj ŝia filino konsentis atesti ĉe la Svisa radiotelevido (RTS) pri la kontinuaj seksperfortoj, kiujn ili suferis dum la rusia okupacio en la urbo Buĉa. Tiuj maloftaj atestoj kaj ekstreme impresaj estas malfacile aŭdeblaj kaj legeblaj (en la franca ĉi-sube)
Tiu artikolo entenas atestojn, kies legado aŭ aŭskulto povas esti aparte malfacile elteneblaj.
Tiu raportaĵo, eldonita la 14an de aprilo 2022, ricevis la Premion Bayeux de la militrkorespondantoj (en la kategorio radio).
Temas pri ekstreme maloftaj atestoj, kolektitaj de ĵurnalistino de la RTS, korespondantino de la franca mediato "franceinfo". Eble la unuaj, kiuj tiel ĝuste priskribas tion, kion spertis la virinoj kaj neplenkreskuloj en Buĉa, Ukrainio. Tiu urbo, kie centoj da kadavroj de civiluloj estis malkovritaj, fariĝis simbolo de la perforto de la rusiaj militistoj, de post la milito en Ukrainio.
Patrino konsentis rompi la silenton, kaj rakonti tion, kion ŝi spertis: senĉesaj seksperfortoj dum la okupacio de la urbo fare de la rusia armeo. Soldatoj instaliĝis en ŝia hejmo, kaj transformis ŝian domon en inferon. Ankaŭ ŝia filino deziris atesti.
Ni nomu ŝin Ekatarina. Ŝi estas 38-jara kaj vivas en dometo de Buĉa, kun sia filino 13-jara kaj sia patrino 75-jara. Ŝia patrino estas tro aĝa por fuĝi. Jen kiel la tri virinoj devis suferi la rusian okupacion.
Ŝia historio komenciĝas tiel: « Ili petis de mi surgenuiĝi, rakontas la patrino. Poste ili diris : "Via filino tre belas…" Mi petegis ilin ne tuŝi ŝin. Mi diris al ili: "Faru kion vi volas kun mi, sed ne tuŝu ŝin". "Ili devigis min midzi ilin, unu post al alia. Tio ne ĉesis, ili vicumis, same kiel sur rultapiŝo ».
Por protekti sian filinon, tiu virino suferis seksperfortojn plurajn fojojn tage.
Dum du semajnoj kaj duono, la soldatoj – inter 18 kaj 25-jaraĝaj – neniam venis solaj, ĉiam grupe. « Ili agadis kunkune. Ŝajnas al mi, ke nur miaj okuloj kaj oreloj ne estis seksperfortitaj », eksplikas Ekatarina.
« Ili diris al mi : "Silentu ! Ni deĵoris en Belorusio, kaj de longe ne havis virinojn ! Do silentu !". Okaze de rifuzo, ili minacis detruadi la kvartalon, mortigi ĉiujn, miajn najbarojn, mian filinon. »
Ekatarina provis vane kvietigi tiujn, kiujn ŝi difinas kiel « psikopatojn »: « Ili senĉese demandis, kie estas junuloj. Mi respondis, ke mi ne scias. Mi diris al ili, ke ĉiuj fuĝis la urbon. Ili diris al mi, ke ili mortigas kaj seksperfortas infanojn ». Ŝiaflanke, staras ŝia filino 13-jara : « Ili demandis min rigardi mian patrinon esti seksperfortita… por ke mi lernu, ili diris, kaj ke ili povu uzadi nin ambaŭ. »
« Nokte, ok el ili venis. Mi dormis. Ili enliĝis en mian liton kaj tuŝis min, sed finfine iris al mia patrino. Ili seksperfortis ŝin, la ok samtempe. »
« Subite, ilia rigardo turniĝis, kaj ili freneziĝis, subite, memoras Ekatarina. Ili estis tute neantaŭvideblaj. Mi vere sentis, ke ili ne estis soldatoj sed homoj eskapintaj el psikiatria malsanulejo. Ke oni donis al ili armilojn, kaj sendis ilin militi. Ili ne estas menssanaj. »
Daŭrigota…
/image%2F0553642%2F20221009%2Fob_4dfa54_mapo.jpg)
/image%2F0553642%2F20221009%2Fob_a09271_armepastro.jpg)