24/01/2022
Bildo : La kolero de la Peruanoj esprimiĝas post la mediaj katastrofoj, kiuj okazis sur la ĉefaj plaĝoj de la lando.
La perua registaro anoncis sabaton « median urĝecon » dum 90 tagoj pro la marborda zono damaĝita de la naftoverŝo de 6 000 bareloj da nafto antaŭ semajno. Tiu naftoverŝo plu vastiĝas kaj malesperigas la loĝantojn.
Dank’ al tiu aranĝo, la aŭtoritatoj prognozas « daŭran administradon de la tuŝitaj zonoj », per « laboroj de rekuperado kaj salubrigo » por mildigi la konsekvencojn de tiu katastrofo.
La peruaj marbordoj norde de Limo estis malpurigitaj per nafto, kiu disvastiĝis en la maron dum malŝarĝo de nafto el cisternoŝipo ĉe la rafinejo La Pampilla, proprieto de la hispana kompanio "Repsol", en la regiono de Limo.
Laŭ la rafinejo, la akcidento, kiu okazis la 15an de januaro, estis kaŭzita de perforta hulo, konsekvence al la vulkana erupcio en Tongo. La cisternoŝipo, nomita « Mare Doricum », kiu elmetas italan flagon, transportis 965 barelojn da nafto.
Franca : https://www.youtube.com/watch?v=AKKQxImCEqg
Germana : https://www.youtube.com/watch?v=kMguYT8QduM
Portugala : https://www.youtube.com/watch?v=U_YXrdMB9VI
Rusa : https://www.youtube.com/watch?v=DHAxEYvyyzU
Dum la naftoverŝado estis kvalifikita « ekologia katastrofo » fare de la registaro, "Repsol" asertas, ke ĝi ne kulpas. Laŭ la entrepreno, kulpas la maraj aŭtoritatoj, kiuj ne alarmis pri la kreskado de ondoj post la erupcio en Tongo. La entrepreno "Repsol" tamen estas menciata en multaj similaj aferoj.
Por eviti malutilon al diversaj mediaj ekosistemoj, estus prefere senigi sin je fosiliaj energioj estontece. Tiuj petrol-platformoj estas vera danĝero por niaj oceanoj.
09/06/2014
Kanarioj : minacataj de la nafto-esploradoj
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/kanarioj-minacataj-de-la-nafto-esploradoj.html
19/04/2014
Amazonio : la franca-brita petrolisto Perenco multobligas siajn naftoputojn
20/04/2013
Peruo : tutmonda protesto kontraŭ gas-projekto en Amazonio