Overblog

Amazonio : la franca-brita petrolisto Perenco multobligas siajn naftoputojn

Publié le 19/04/2014 à 12:27 Par neniammilitointerni
Couverture de l'article "Amazonio : la franca-brita petrolisto Perenco multobligas siajn naftoputojn  "
Amazonio : la franca-brita petrolisto Perenco multobligas siajn naftoputojn

19/04/2014

Ĉu estas novaj rezervejoj por ekspluati, malgraŭ la ĉeesto de indianoj en memvola izoliteco ? Perenco, petrola franca-brita firmao, estas akironta 55% el la kapitalo de nova koncesio, norde de Peruo. Verŝajne unu el la plej gravaj nafto-rezervejoj de la lando, la parcelo 39 reprezentas 700.000 hektarojn da tropika arbaro. Loko en kiu vivas indianoj en memvola izoliteco – tiuj aŭtoktonaj loĝantoj fakte ne deziras kontakti la eksteran mondon « civilizitan » !

Ĝis nun, la hispana firmao Repsol kondukis la operaciojn. Sed tiu-ĉi decidis retiriĝi el la projekto, certe sub la premo de la norvega ministerio pri financoj! Norvegio fakte estas akciulo de la hispana firmao. En 2010, post plenumo de studaĵo, etika konsilio de la ministerio pri financoj rekomendis retiriĝon de la mono engaĝitaj ĉe Repsol. Tion, pro malobservado de homaj rajtoj koncerne la Indianojn vivantajn en tiu regiono.

Likado agnoskita unu monaton poste

Perenco, siaflanke, ne ŝajnas ĝenata de tiuj Indianoj en memvola izoliteco. Ĝi aliparte asertas ke ĝi ne havas indikojn asertantajn ilian ĉeeston, samtempe eldonante kajeron pri instrukcioj okaze de hazardaj renkontiĝoj.

Per tiu akiro, Perenco plifortigos sian ĉeeston en la regiono. Pasintan decembron, ĝi elfosis la unuan nafto-barelon el ties ekspluatado de la parcelo 67, apud la nova koncesio. Inaŭguro al kiu partoprenis Ollanta Humala, prezidento de Peruo, kiu salutis « la bonegan rilaton kiun Perenco havas kun la komunumoj » kaj la komencon de « nova periodo por la kreskado de Amazonio » dank’al la sociaj kaj mediaj zorgoj efektivigitaj de la firmao.

Tute ne certas ke la Indianoj tuŝitaj de la unua nafto-likado de la firmao samopinias. La 5an de decembro 2013, ĉirkaŭ 230 litroj da nafto estis disverŝitaj en komunumo kie laboras la firmao.

Amazonio : la franca-brita petrolisto Perenco multobligas siajn naftoputojn

La vilaĝanoj intervenis sufiĉe rapide por eviti la mediajn damaĝojn. Sed Perenco agnoskis la likadon nur unu monaton poste. Tio dubigas pri la paroloj de la perua prezidento. Kritikoj ankaŭ stariĝas en Kolombio kontraŭ la franca-brita firmao.

En la regiono Casanare, miloj da bestoj mortis sub la efiko de granda sekeco. Laŭ la lokaj komunumoj, poluado kaŭzita de la petrola ekspluatado de Perenco ankaŭ estas je origino de tio. Laŭ ili, la teknikoj de fendado de la firmao ankaŭ provokas sekecon de la rojoj… kio pliigas la efikojn de la sekeco !

http://www.bastamag.net/Perenco-etend-son-exploitation

#Homaj Rajtoj
Partager
Vous aimerez aussi

Meksiko : dua leĝo, kiu kriminaligas abortigon estas juĝita kontraŭ-konstitucia

Couverture de l'article "Meksiko : dua leĝo, kiu kriminaligas abortigon estas juĝita kontraŭ-konstitucia"

Londono volas retropuŝi al la maro la migrantojn, kiuj trapasas la Manikon

Couverture de l'article "Londono volas retropuŝi al la maro la migrantojn, kiuj trapasas la Manikon"

Rajto al abortigo : historia decido por la Meksikaninoj

Couverture de l'article "Rajto al abortigo : historia decido por la Meksikaninoj"

Raporto de Internacia Amnestio petegas ĉesigi la elpeladojn al Sirio

Couverture de l'article "Raporto de Internacia Amnestio petegas ĉesigi la elpeladojn al Sirio"
< Brunejo : mortopuno pro samseksemo ekvalidos la 22an de aprilo 2014 Argentino : la argentinanoj atingas venkon kontraŭ Monsanto >
Créer un blog sur Overblog Créer un blog