/image%2F0553642%2F20220125%2Fob_5de9a7_.jpg)
25/01/2022
Tempesta epizodo, kiu kuntrenis malvarmegajn temperaturojn kaj fortajn neĝpluvojn, falis sur pluraj landoj de Levantenio, inter kiuj Sirio kaj Libano, damaĝe al la rifuĝintoj kaj delokitoj en tiu regiono.
La neĝo estas « malbeno », eĉ « tuja danĝero », skribas la panaraba retejo As-Safir Al-Arabi, « kiam ĝi falas sur la malriĉuloj, la delokitoj kaj la rifuĝintoj en la kampadejoj ».
De pluraj tagoj, Libano, Sirio kaj aliaj landoj de la regiono, kiel Irako aŭ Jordanio sinkas en esceptan malvarman ondon – « la plej intensan de antaŭ tridek jaroj », skribas la panaraba retejo – dum iliaj loĝantoj « spertas la plej malfacilajn ekonomiajn kaj vivajn kondiĉojn ».
Ĉefaj viktimoj de tiu malvarmega vetero estas la plej malriĉaj, kiuj vivas « en difektitaj domoj, en domoj el lado aŭ tendoj por rifuĝintoj, kiuj protektas nek de la malvarmo nek de la varmo ».
Dum la semajno de la 17a ĝis la 23a de januaro, la tempesto kaŭzis la morton de almenaŭ tri siriaj infanoj en kampo de delokitoj norde de Sirio : tiel en Idlibo, kie vivas pli ol 1 miliono da siriaj delokitoj, kiel en Alepo.
Ĉirkaŭ 6,7 milionoj da Sirianoj estis delokitaj interne de la lando pro konflikto, kiu detruas la landon de 2011. Preskaŭ sama nombro de siriaj nacianoj (3,6 milionoj) trovis rifuĝon en najbaraj landoj (Turkio, Libano, Jordanio kaj Irako).
Krom la nunaj klimataj kondiĉoj, pli ol 1 miliono da siriaj rifuĝintoj, kiuj vivas en Libano suferas ankaŭ pri senprecedenca ekonomia krizo, kiu frapas ilian akceptan landon, kie elektro kaj fuelo regule mankas.
/image%2F0553642%2F20220125%2Fob_408286_ob-72e18c-sirio.jpg)
franca : https://www.youtube.com/watch?v=MmHUvzRO3Ug
Germana : https://www.youtube.com/watch?v=YMY3EK8J8h0
Hispana : https://www.youtube.com/watch?v=ydXz9tgMWSs
Portugala : https://www.youtube.com/watch?v=C96paMqUr1s
/image%2F0553642%2F20220125%2Fob_6091dc_01-2017.jpg)
01/01/2017
1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html