Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 janvier 2022 7 23 /01 /janvier /2022 22:19
Xinhua/Rex/Shutterstock

23/02/2022

La produkto de kemiaj produktaĵoj estis obligita per 50 de post 1950 kaj sendube triobliĝos de nun ĝis la jaro 2050.

Nova « planeda limo » estis transpasita. Jen la alarmo lanĉita de sciencistoj en studaĵo, publikigita mardon 18an de januaro en la revuo Environnemental Science & Technology. Tiu ĉi alarmas pri la amasaj kemiaj produktaĵoj sur nia planedo.

Ĝi « estis obligita per 50 de post 1950 kaj sendube triobliĝos de nun ĝis la jaro 2050 », deklaris al la Guardian Villarrubia-Gómez, doktoriĝantino kaj kun-esploristino ĉe la Stockholm Resilience Centre (SRC) kaj membrino de la skipo, kiu kondukis la studaĵon.

La kemia poluado sur la Tero estas tia, ke laŭ tiuj scientistoj, nova « planeda limo » estis transpasita. Kiel memorigas la retmediato Vert, tiu nocio estis inventita en 2009 fare de sciencistoj pri klimato kaj medio.

La koncepto de planedaj limoj prezentas ensemblon de naŭ planedaj limoj ene de kio la homaro plu povas disvolviĝi kaj prosperi por la estontaj generacioj, mencias la retejo de la Stockholm Resilience Centre. La transpaso de tiuj limoj kreskigas la riskon generi grandskalajn mediajn ŝanĝiĝojn, subitajn aŭ neinversigeblajn.

Krom la kemia poluado, la sciencistoj determinis la limojn koncerne :

la klimatan ŝanĝiĝon,

la domaĝon al biodiverseco,

la modifon de la uzado de la grundoj, 

la perturbon de la cikloj de azoto kaj fosforo,

la uzadon de nesala akvo,

la malkreskon de la ozona tavolo,

la acidigon de la oceanoj,

la koncentriĝon de atmosferaj aerosoloj.    

Kvar planedaj limoj jam estis transpasitaj antaŭ tiu, kiu koncernas la kemian poluadon.

 

35 000 kemiaj produktaĵoj estas registritaj sur la Tero

Bethanie Carney Almroth, profesorino ĉe la Universitato de Göteborg figuras inter la sciencistoj, kiuj prilaboris la studaĵon. Ŝi eksplikis al la Guardian, ke « la totala amaso de plastoj de nun superas la totalan amason de ĉiuj vivantaj mamuloj ».

Ŝi aldonas : « Laŭ mi, tio estas sufiĉe klara indiko, ke ni transpasis limon. Ni spertas malfacilaĵon, sed ni povas agi por inversigi parton de la fenomeno. »

350 000 malsamaj tipoj de kemiaj produktaĵoj estas disponeblaj sur la monda merkato. Ni trovas interalie pesticidojn, industriajn kombinaĵojn kaj antibiotikojn de la Everesta monto ĝis la profundegoj de la oceanoj. Por elturniĝi, Patricia Villarrubia-Gómez opinias, ke la pasado al cirkla ekonomio estas nemalhavebla : « Tio signifas ŝangi la materialojn kaj la produktaĵojn tiel, ke ili estu reutiligataj kaj ne malŝparitaj. » Antaŭ ol tro malfruiĝu.        

26/08/2021

Hispanio : tunoj da mortintaj fiŝoj estas eltiritaj el la plej granda laguno de salita akvo en Eŭropo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/08/hispanio-tunoj-da-mortintaj-fisoj-estas-eltiritaj-el-la-plej-granda-laguno-de-salita-akvo-en-europo.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }